AIS-IKU 1998 en Montpellier (FR) 
Ankaux dum la UK en Montpellier (FR),
AIS okazigas Internacian Studadsesion lige kun la
Internacia Kongresa Universitato (IKU) de UEA.
"AIS-IKU" konsistos el tri kursoj po ok-lecionaj.
La unuaj lecionoj de du kursoj estos samtempe prelegoj de IKU.
Prelegos kaj kursestros:
- OProf. Carlo Minnaja dr.; komenco dimancxe, 14h00,
    kadre de la inauxguro de IKU.
    Temo:
    "Historioj pri matematikistoj kaj matematikistoj en la historio."
 - ADoc. Ilona Koutny dr.; komenco lunde, 9h00,
    Temo: Interkultura komunikado.
 - OProf. Dr. habil. Tyburcjusz Tyblewski; komenco anoncota, versajne merkrede
 
Aligxo kaj partopreno en la kursoj estas senkosta por cxiuj 
kongresanoj.