AIS · aranĝoj · AIS-IKU · AIS-IKU 2012

AIS-IKU 2012 en Hanojo (VN)

AIS-IKU 2012 estos la 65-a IKU-sesio. Ĝi okazos kadre de la 97-a UK de UEA en Hanojo (2012-07-28 / 08-04).

La Internacia Kongresa Universitato (AIS-IKU) estos laŭkutime aranĝita kune de UEA kaj AIS San-Marino; tri prelegantoj laŭeble ricevos okazon pliampleksigi sian IKU-prelegon al kurseto. Ili devas esti anoj de AIS.

AIS krome serĉas reprezentanton por la Movada Foiro dum la UK, en kiu prezentas sin diversaj asocioj. Se vi interesiĝas, bonvolu kontakti nin (vidu la eron "Kontakto" maldekstre sur nia startpaĝo).