Resumo

Aŭtoro: OProf. Dr. Hans Michael Maitzen

Efikoj de la kalendara reformo 1581
„Inter gravissimas“ de papo Gregorio la 13-a
al homaj institucioj/kutimoj

La julia kalendaro dekretita antaŭ dumil jaroj por la romia imperio baziĝas je la adoptita longeco de la suna jaro je 365,25 sunaj tagoj. Tio implicas ke ĉiun kvaran jaron oni devas plilongigi je unu tago, supertago, por korekti la eraron de 365 tagoj aliajare aplikataj por difini la longecon de la suna jaro. Ĉar efektive la valoro estas ete malpli longa, do 365,2425 tagoj, dum la jarcentoj la diferenco inter la pozicio de la suno kaj la responda kalendara tempo tiamaniere kreskis ke necesis korekta jura ago, kiu okazis per la encikliko de papo Gregorio la 13-a „Inter gravissimas“, kies ellatinigon prizorgis ĵus R. Fössmeier.

La esenca akto, kiu sekvis el tio, estis la ellaso de 10 tagoj el la kalendaro de la jaro 1582 kaj la nuligo de la supertago en la jaroj 1700, 1800 kaj 1900. 2000 denove estu superjaro, dekretis la papo 400 jarojn antaŭe.

Sekvis el tio la manifesta disdivido de la ortodoksa kaj la alia kristana praktikoj. Tio decide influis ekzemple la faman batalon de Austerlitz en decembro 1805, kiam la aliancitaj trupoj de la rusa caro kaj de la aŭstra imperiestro ne povis taŭge kunordigi siajn strategiojn pro la kalendara diferenco kaj malgraŭ nombra supereco malvenkegis kontraŭ Napoleono la 1-a. La signoj de tiu plej granda triumfo lia troveblas en la Pariza stacidomo Austerlitz, la kajo Austerlitz kaj la venkokolono sur la Place Vendôme, kies materialo konsistas el fanditaj kanonoj de la venkitoj.

Alia sekvo estas, ke aro da tielnomataj kamparanaj reguloj pri la vetero, kiuj rilatas al sanktuloj, resp. ties nomtago, fariĝis eraraj. Ĉi tie estas donata raporto pri la observado de la sunleviĝo ĉe la stiria monto Sonnwendstein elde la gotika kirko pri Sankta Georgo en Kindberg, kiu devus okazi je la responda nomfesto. Ankaŭ tie troviĝis diferenco. Fine menciendas, ke gravaj ĝeneralaj festoj, Kristnasko kaj Pasko, disiĝas, kio influas la vivopraktikon de enmigrintoj, aparte en Eŭropo. En Sovetunio solvo aperis per la bondeziro „S Novym Godom“ (с новым годом), do Bonan Novjaron, kiu situas kalendare inter la gregoria kaj la julia kristnaskodatoj.