Resumo

Aŭtoro: OProf. Dr. Reinhard Fössmeier

Kiel komputiloj influas lingvojn

Danke al la disvastiĝo de personaj komputiloj ne plu necesas esti tipografo (kompostisto) por produkti presitan tekston. La komputilo transprenas multajn ne nur el la kompostistaj, sed ankaŭ el la redaktistaj taskoj. Du problemoj estas, ke multaj uzantoj ne konscias pri la limoj de ĝiaj kapabloj, kaj ke tekstprilaboraj programoj emas orientiĝi laŭ la angla lingvo kaj neglekti apartaĵojn de aliaj, precipe malgrandaj, lingvoj.

Kvankam la ekzisto de komputiloj estas nepra kondiĉo por la Interreto, la notico ne okupiĝas pri ties – eksterduba – influo al lingvoj.