Resumo

Aŭtoro: OProf. Dr. habil. Věra Barandovska-Frank

Slaviconlangs

En la 9-a jarcento ekzistis komuna malnovslava literatura lingvo, kiu donis al la modernaj slavaj lingvoj relative unuecan strukturon kaj eĉ certan interkompreneblecon. Surbaze de ĉi tio en la 1950-ja jaroj ekestis projekto de "interslava" lingvo; la aŭtoroj sugestis, ke pro kreskantaj translimaj kontaktoj tia lingvo ekestos per si mem (sen plugo kaj sem').

Kvankam ĉi tiu lingvo ĝis nun ne formiĝis en la praktiko, ne mankas teoriaj projektoj de slavaj "konstruitaj lingvoj" (angle: conlangs), kun tute diversaj celoj. La kontribuo priskribas kaj esploras kelkajn tiajn projektojn kaj analizas la defion, kiun ili prezentas al la (inter)lingvistiko.