AIS-departemento en ULBS

AIS forte kunlaboras kun Universitato Lucian Blaga en Sibio-Hermannstadt. La scienca sektoro de AIS konsistigas en ULBS apartan Departementon Akademian Internacian (DAI), kiu okazigas proprajn studojn pri scienc-revizio, universitata pedagogio kaj eŭrologio.

Pri la ekesto de ĉi ĉio raportas kelkaj tekstoj:

Salono 15

La kursojn de la AIS-departemento grandparte instruas ne-rumanaj docentoj de AIS, kiuj speciale por tio vojaĝas al Sibio. Tiuj kursoj okazas en ILo/Esperanto. Efektivaj membroj de AIS, kiuj regule instruas en la departemento, ricevas honoran profesorecon de ULBS.

En 2003 (dum la 13-a Rumana Studadsesio) estis inaŭgurita propra salono de la AIS-departemento en ULBS. Ĝi troviĝas en la centra konstruaĵo de ULBS en strato B-d Victoriei, kontraŭe de la rektorejo. Ĝia numero estas 15. Ĝi portas ŝildojn en la oficialaj lingvoj de AIS, en la koloroj blua kaj blanka de San-Marino.

En tiu salono prelegis kaj instruis jam multaj AIS-docentoj; ĝi estas ekipita per komputiloj por la studentoj.


studentoj de ULBS kaj AIS inaŭguras novan prelegejon

Ofte eblas, ke AIS-docentoj lekciantaj en Sibio povas loĝi en la gast-domo de ULBS malantaŭ la rektorejo, kiu situas kontraŭ la universitato. Se tio ne eblas, ekzistas hoteloj tre proksimaj. En novembro 2005 AIS-kurso inaŭguris universitatan domon ĉe la suda rando de la urbo (str. Costache Negri), kiu enhavas ne nur preleg-salonon, sed ankaŭ apartamenton por gastoj-docentoj. La ĉi-apuda bildo montras studentojn dum tiu inaŭgura kurso.


Ene de AIS la DAI-salono portas la nomon "KKC 1", tio estas "Komunikad-Kibernetika Centro 1".