AIS · aranĝoj · SUS · Bosnia-hercegovina prov-SUS · Urbo Banjaluko


Bosnia-hercegovina prov-SUS de AIS San-Marino, septembro 2008

Stato: 2008-01-21


Por septembro 2008 AIS planas provan SUS en Bosnio kaj Hercegovino, en urbo Banjaluko. Banjaluko estas la ĉefurbo de la Serba Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino. Jen kelkaj informoj pri ĝi.

Banjaluko situas okcidente en la norda parto de la Serba Respubliko, kiu konsistas el du partoj, norda kaj orienta. La Serba Respubliko havas tri oficialajn lingvojn: la bosnian, la kroatan kaj la serban (en alfabeta sincekvo). Ĉiuj tri estas slavaj lingvoj kaj iom similaj. La du unuajn oni skribas per latinaj, la trian kutime per cirilaj literoj. La retejo de urbo Banjaluko, same kiel aliaj tiulandaj, tial distingas ne inter lingvoj, sed inter alfabetoj: Maldekstre supre eblas elekti inter "Ћирилица" (Ĥirilica) kaj "Latinica".

Banjaluko posedas internacian flughavenon, sed eksterlandaj flugoj ne multas. Ĝi estas fervoje atingebla de nordo (Zagrebo en Kroatio) kaj oriento-sudo (Doboj – Vinkovci, Sarajevo). Aŭte ĝi estas atingebla sur la nord-suda Eŭropa Vojo E661 inter la kroata aŭtovojo A3 (norde, inter Zagrebo kaj Beogrado) kaj Mostar (sude). Ekzistas internaciaj aŭtobusaj ligoj.


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.