Rusa prova sanmarineca universitata sesio (PSUS/RU)

Moskvo / Rusio, 1998.03.22 - 1998.03.29

Provizora programo

Bonvolu atenti la skizon de la sesiejo.
SCIENCAJ KURSOJ: mardo gxis vendredo (03.24-27):
Kibernetiko
OProf. Dr. habil. Reinhard Fössmeier (D): Prudenta programado
Humanistiko
OProf. Bengt-Arne Wickström dr. (D): La ekonomiko de mediprotektado
PDoc. Dr. habil. Vera Barandovska-Frank (D): Etnologio de Euxropo
Filozofio
OProf. Kjell G. Sellin (DK): Kibernetika filozofio
Natursciencoj
ADoc. Tatjana Rudakova dr. (RUS): Kemia fiziko de polimeroj
LIBERAJ PRELEGOJ
Humanistiko
TeS Prof. György Nanovfszky dr. (HU/RUS): Nuntempo, evoluo kaj perspektivoj de Komunumo de Sendependaj Sxtatoj
s-ino Tatjana G. Loskutova (RUS): Rolo de la legado en formado kaj evoluo de komunikado dum studado de eksterlandaj lingvoj
s-ro Anatolij A. Sxejpak prof. dr. (RUS): Esperanto en Teknika Universitato
s-ino Irina Goncxarova: Metodiko de Esperanto-instruado
Struktursciencoj
s-ino T. N. Lezginceva: Plej antikva internacia lingvo -- lingvo de ornamentoj
Natursciencoj
s-ro A. I. Zakazcxikov kand.: Etera koncepto de la mondo
LINGVOKURSOJ
ISKanino Liana Tuxvatullina (RUS):
  Internacia Lingvo -- kurso por komencantoj (03.22) kaj
  Internacia Lingvo -- dauxriga kurso (03.23)
TEKNIKA SEKTORO
Prof. TeS Gennadij Sxilo (RUS): Retoriko (kurso)
FINEKZAMENO por kandidatoj komencigxos la 28an de marto.

SESIEJO

Adreso: Kulturno-ozdorovitjelnij centr "Lipki" [Kultur-saniga centro "Lipki"] cxe la urbo Zvenigorod apud Moskvo. Telefono (ruslingve): +7/95–5921983 aux –5928074. Fakso: –5921945.
La tuttempa programo de la sesio okazos en apudmoskva Centro, en konstruajxo de la Rusa Akademio de Sciencoj. La ejo situas cxe la strato "Rublevskoje Sxosse" (en t. n. "apudmoskva Svisio"), apud la rivero Moskva en pitoreska arbara pejzagxo, kio garantias trankvilan kaj ripozan etoson por la studad- sesio. La sesiejo estas tre komforta, havas bonan restoracion kaj -- samdome -- favorprezajn hotelcxambrojn. La SUSejo ofertas ankaux belan halon por solenajxoj, kaj plurajn prelegsalonojn. Krome ekzistas kafejo kun mangxet-eblecoj. La sesiejo ofertas ankaux multe da sportaj kaj distraj eblecoj (tenisejoj, baseno, sauxno, k. a.).

Kotizo por taga partopreno en la sesio estas po 15,- DEM.

LOGXADO

En la sesiejo ekzistas diversaj logxeblecoj. Loko en normala, unu- aux dulita cxambro kostas 160 rublojn por persono kaj tagnokto kun trifoja mangxado. Ekzistas ankaux duonluksaj kaj luksaj dulitaj cxambroj je la prezo de 400 rubloj aux 500 rubloj por du personoj. Cxiuj cxambroj havas banejon kun dusxo kaj necesejon. Por mendi cxambron en la sesiejo bonvolu kontakti la organizantojn (vd. sube).

ALVETUREBLECOJ

La prova studadsesio de AIS en Rusio okazos apud Moskvo, cxe la urbo Zvenigorod. La plej facila maniero atingi la sesiejon estas alveturi per trajno de la Belarusskij vokzal [Belorusa Stacidomo] en Moskvo al la urbo Zvenigorod (la veturado dauxras cx. 1-2 horojn). SE vi antauxe anoncis (telefone, retposxte aux fakse) la precizan tempon de via alveno, tiam atendos vin tie buso, kiu veturigos vin rekte al la SUSejo. SE vi ne sukcesis kontakti lokajn organizantojn, bv. telefoni al la sesiejo LIPKI de la stacidomo en Zvenigorod por arangxi transporton (aux prenu taksion aux uzu publikan buson n-ro 48).

Por atingi la Belorusan Stacidomon de la flughaveno bv. uzi aux auxtobuson aux taksion al Moskvo. SE vi antauxe anoncos vian alvenon al ADoc. Tatjana Rudakova, oni klopodos renkonti vin jam cxe la flughaveno. Kompreneble vi povas ankaux alveturi per auxto. Cxe la sesiejo ekzistas sekura parkejo. Detalan vojpriskribon bv. peti de la loka organiza komitatano. Kaze de problemoj bv. cxiukaze kontakti la organizantojn.

MONO

En la sesiejo LIPKI estas akceptataj valutaj pagoj laux aktuala oficiala banka kurzo.

La aktualan kurzon de la rublo vi povas ekscii de tie.

Loka organiza komitatano de la sesio:

ADoc. Tatjana Rudakova +7/95-7635684 (posxtelefono) aux +7/95-2413857 (telefono hejma). kaj: +7/95–2361249 (tel. kaj fakso). rete: psusru@wiwi.hu-berlin.de