PKKP 8 en Hradec Králové


PKKP 8, la oka "Praga Konferenco pri Kibernetika Pedagogio", komencigxos je pentekosta lundo, 2000-06-12, cxe la cxehxa universitato de Hradec Králové kaj dauxros gxis tagmezo de la 14-a de junio. Sub la honora prezidanteco de Prof. Dr. Milos Lánský kaj la auxspicio de la rektoro de la gastiganta universitato, Prof. Dr. Cyrus, la plenkunsido kaj tri sekcioj diskutos pri "Fundamentoj kaj aplikoj de la klerigkibernetiko".

Por sekcio 1 oni invitas prelegojn pri la subtemo "retrospektivoj kaj prospektivoj de la Euxropa klerigkibernetiko". Por sekcio 2 oni sercxas prelegantojn pri "kibernetikaj fundamentoj, sistemigo kaj pilotaj projektoj". Sekcio 3 estas dedicxita al reportoj el la praktiko de klerigkibernetikaj aplikoj en la establita klerig-instituciaro; se necese, paralele kunsidos subsekcioj pri lernejoj, altlernejoj, plenkreskula klerigo kaj tele-instruado.

Kunorganizantoj, krom la universitato Hradec Králové, estas la universitato de Ceske Budejovice, la Cxehxa Societo pri Kibernetiko, la Euxropa Klubo, la kibernetika sekcio de AIS kaj IfK / Societo pri Kibernetiko kaj Informadiko Berlin kiel memstara sekcio de GPI. La dekanino de la fakultato pri organiza kibernetiko kaj informadiko, Prof. Dr. Mikulecká, surprenas la konferencestrecon. Demandojn kaj aligxojn (lauxeble gxis la 31-a de marto 2000) direktu al

Dozent Dr. habil Martin Bílek,
PdF VSP,
V. Nejedlého 573,
CZ-50003 Hradec Králové.
Retposxto: Martin.Bilek@vsp.cz

Prelgproponojn bonvolu direkti al li gxis la 20-a de novembro 1999. Eblaj preleglingvoj estas:

  1. la regione oficiala lingvo de la konferencloko, do la Cxehxa (aux kiel loke senpere kompreneblaj alternativoj la Slovaka aux la Pola) kaj
  2. la kvin oficialaj lingvoj de AIS: ILo, la Germana, la Angla, la Franca kaj la Itala.
Bonvolu aldoni al la temo (en la lingvo de la prelego) resumon en unu el la aliaj lingvoj (prefere en la Cxehxa, la Germana aux ILo). La amplekso, inkuzive de eventuale enmetitaj bildoj aux tabeloj, devas ne superi 2000 liniojn. Kiel en 1996 cxe PKKP 6 (la "Lánský-Simpozio") la fakaj prelegoj ne estos tradukataj, tamen ilia esenco estos komprenigata pere de informivaj resumoj en du konferenclingvoj ne uzataj kiel preleglingvoj. Nur por la gxeneralaj paroladoj samtempa tradukado estas planata, en la lingvojn Cxehxan, Germanan kaj en ILon kaj en tiujn el la aliaj tri lingvoj, kiujn almenaux tri prelegantoj uzos kiel preleglingvon.

Logxigo

Post frutempa aligxo (lauxeble antaux la fino de 1999) la loka konferenca komitato lauxdezire peras tranoktejojn je prezoj de 15 -- 50 euxroj/nokto en bonaj, favorprezaj kaj proksimaj hoteloj.

La konferenco estas parto de SUS 22, organizita de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino pere de sia cxehxa filio inter la 11-a kaj la 15-a de junio 2000 en Hradec Králoé. Ofertojn de AIS-anoj por la scienca programo atendas la senata sekretario

ADoc. Mag. Joanna Lewoc,
Karl-Schwarzschild-Weg 6/319,
DE-37 077 Göttingen.
retposxto: blewo1@hrz.uni-paderborn.de


Auxtoro: Prof. Dr. habil. Helmar Frank
El: Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, volumo 40, kajero 3, septembro 1999, "Mitteilungen" (komunikajxoj), p. 133.
Detalajn informojn pri PKKP 8 (en pluraj lingvoj) donas la surlokaj organizantoj.