Raporto pri la 7a TAKIS-kongreso en Nitra (SK), 2002

Stato: 2002-09-10

Paralele al SUS 25 de AIS okazis de la 2a ĝis la 5a de septembro 2002 la 7a kongreso de TAKIS (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko). La prelega programo okazis en la salono P2 de la pedagogia fakultatejo de la Universitato de la Filozofo Konstanteno (Univerzita KonŠtantina Filozofa, UKF; aleo de Andreo Hlinka). Marde, 2002-09-03, en la studenta domo (str. Dražovska 2) okazis komuna vespera kunestado.

OProf. Dr. Günter Lobin (DE) parolas inaŭgure al la kongreso; dekstre la rektoro de la pedagogia fakultato de UKF, prof. d-ro Eva Poláková kaj prof. dr. habil. Helmar Frank.


Kongresanoj dum la inaŭguro de la 7a TAKIS-kongreso


OProf. Dr. habil. Helmar Frank (DE), vicprezidanto de TAKIS, prelegas dum la kongreso

Vespere de merkredo, 2002-09-04, okazis la membro-kunveno de TAKIS, kies tasko estis elekti novan estraron de la asocio. Prof. d-ro Eva Poláková (SK) re-elektiĝis kiel prezidanto.