Invito kandidatiĝi dum SUS 27 de AIS San-Marino


Dato: Paderborn, 23.01.04

Estimataj anoj kaj amikoj de nia akademio!

La pasinta jaro estis aparte fruktedona por AIS. En la februaro ni plievoluigis nian fondo-statuton al Konstitucio por nia principe tutmonda (ankoraŭ precipe eŭropvasta) laboro kaj inaŭguris nian internacian fakultatdepartementon en la ŝtata Lucian-Blaga-Universtitato Sibiu-Hermannstadt (RO). En la somero ni aĉetis ĉe la alloga Eŭropa Placo de Komárno (SK) la konstrugrundon kaj farigis la konstruplanojn por la Akademidomo de la Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS fondata surbaze de kunlaborkontrakto kun Lucian-Blaga-Universitato kaj aliaj klerigejoj. Samtempe prezentis al la respondeca ministerio en Bratislava la necesajn dokumentojn por la agnosko la prezidantino de la Slovaka AIS, dekanino de la unua sekcio de nia scienca sektoro OProf. Dr. habil. Eva Polakova, nun daŭra loka reprezentantino de nia rektora triopo, al kiu krom ŝi apartenas nia Honora Senatano Reinhard Selten kaj mi mem. En la septembro, post aprobo de la respondeca Ministerio en Bukarest, startis en nia Sibiua fakultatdepartemento nia unua (eŭrologia) studaddirekto kun daŭre surlokaj studentoj. Fine de novembro post plurjaraj klopodoj de nia vicprezidanto OProf. Carlo Minnaja ni aktualigis nian sanmarinan fondostatuton kiel statuton de nia sanmarina portanta asocio sub la prezidanteco de kolego Minnaja. Finfine, la 23an de decembro, ni ricevis la kuraĝigan inviton, senprokraste prezenti niajn universitatplanojn (nome kaj la aĉeton kaj konstruigon de necesaj domoj ĉe la Eŭropa Placo, kaj la ekfunkciigon de unuaj katedroj kaj institutoj en 2004). Decido pri la projekto okazos plej probable la 28an de februaro.

Pri tio vi povis legi pli da detaloj en la kvar numeroj 2003 de nia kvazaŭoficiala revuo GrKG/H, kiun niaj subtenaj membroj senpage ricevadas, kaj ĉiuj aliaj trovas en bonaj publikaj bibliotekoj. Por ke ni sur bona enhava kaj universitatpedagogia nivelo efektivigu nian neŝtatan universitaton kaj pliintensigu la instrulaboron de nia fakultatdepartemento en la ŝtata Lucian-Blaga-Universitato ni bezonas pli da docentoj (inkluzive profesorojn) kaj sciencaj adjunktoj. Spertuloj de universitata instruado, kiuj ie nacinivele jam habilitiĝis, estas invititaj, akiri la staton de plenrajta docento (eventuale tuj eĉ tiun de profesoro) ankaŭ ĉe AIS per la proceduro de adapta adopto. Kiu jam havas naci-nivelan doktorecon estas invitita al ĝia adapta adopto kaj al originala habilitiĝo ĉe AIS. Ankaŭ aliaj finstudintoj (magistroj kaj bakalaŭroj) estas invititaj unue adapte adoptigi sian gradon kaj sekve strebi al origina akiro de la sekva pli alta grado cele finan docentiĝon. Ni startos tiucele studad-kompletigajn docentigkursojn (parte malĉeajn) en la printempo por finstudintoj de ajna scienca fako. Provizoraj aligoj al la ekzamenoj okazontaj dum SUS 27 same kiel al la studadkompletigo akceptas rete ĝis la 29a de februaro la Senata Ofico pri Klerigado kaj Ekzamenoj (Quednau/ĉe/lrz.tu-muenchen.de kaj epolakova/ĉe/ukf.sk). Ĝi respondas rete ankaŭ al demandoj, kiuj eventuale restos post legado de niaj informoj atingeblaj sub www.ais-sanmarino.org. Ĝi informos provizorajn interesitojn, kiuj dokumentoj estas havigendaj por kandidatiĝi.

Kuraĝon deziras al vi via

Prof. Dr. habil. Helmar G. FRANK dr.h.c.