Valutoj en Komarno

La oficiala valuto en Komárno (SK) estas la Slovaka krono (SKK). Kvankam Slovakio estas de 2004-05-01 membro de Eŭropa Unio, ĝi ne estas ano de la eŭra valuta unio (nek de la traktato de Schengen; Schengen-vizoj do ne validas por Slovakio, nek inverse.)

Transe de Danubo, en Hungario, validas la Hungara forinto (HUF). La du valutoj estas plurloke ŝanĝeblaj reciproke kaj kun aliaj valutoj, precipe la eŭro. Monŝanĝejoj troviĝas interalie ĉe la Elizabeta Ponto.

Atentindas, ke la moneroj de 10 SKK kaj 20 HUF havas la samajn grandecon kaj koloron, do por fremduloj estas facile konfuzeblaj. 10 SKK valoras proksimume trioblon de 20 HUF. Utilas kontroli ricevatan ŝanĝmonon.

Printempe de 2004, krudaj formuloj por kalkuli inter eŭroj, kronoj kaj forintoj estas jenaj (por precizaj informoj bonvolu turniĝi al banko):

1 EUR estas proksimume 40 SKK aŭ 250 HUF
1 SKK estas proksimume 6 HUF aŭ 0,025 EUR
1 HUF estas proksimume 0,16 SKK aŭ 0,004 EUR

Re al SUS 27. Ĉiuj informoj sen garantio.