Pro teknika problemo tiu ĉi raporto estis neatingebla inter la fino de aŭgusto kaj la 7-a de septembro. Ni petas pardonon.


AIS · aranĝoj · SUS · SUS 28, raporto

SUS 28 de AIS San-Marino, aŭgusto 2005

Raporto


EProf. Lewanderska-Quednau (maldekstre) kaj
EProf. Leonov dum la inaŭguro de SUS 28

SUS 28 okazis en la lasta semajno de aŭgusto 2005, inter 2005-08-21 (dimanĉo) kaj 2005-08-28 (dimanĉo) okazis en la Bulgara urbo Karlovo. Lokaj organizantoj estis EProf. B. Leonov, rektoro de la Internacia Universitato Karlovo (IUK), kaj EProf. A. Lewanderska-Quednau, vicrektoro.

Dum SUS 28 okazis sep sciencaj kursoj kaj kvar lingvokursoj pri Esperanto, la bulgara kaj la hispana lingvoj. Po unu kurso okazis en la unua (kibernetika) kaj dua (homscienca) sekcioj, du en la kvina (naturscienca) kaj tri en la sesa (morfoscienca), al kiu apartenis la pliparto de la studentoj. Dum la finekzamenoj dek-unu studentoj akiris aŭ adoptigis sciencan gradon de bakalaŭro (ses) aŭ magistro (kvin).

Dum la inaŭguro de SUS 28 AProf. Renato Corsetti, prezidanto de UEA, faris sian debut-prelegon pri la temo "Lingvoakiro de junuloj en plurlingva medio". UEA kaj AIS jam de jaroj intime kunlaboras, interalie pri la okazigo de la Internaciaj Kongresaj Universitatoj de AIS.

Dum sia tradicia "Akademia Forumo" la konferenco diskutis pri la temo "Malĉea instruado – ĉu, kial, kiel, kiucele?" Novajn teknikojn kaj normojn de interreta instruado prezentis OProf. Hans-Dietrich Quednau. Mag. Maksimova prezentis ekzemplon el la reta kursaro de AIS. La forumo interkonsentis, ke pli da retaj kursoj estas necesaj por provizi la kreskantan studentaron de AIS per lernmaterialo, sed ke ĝi ne povas komplete anstataŭi la studadsesiojn. Verve diskutata estis la demando, kiukondiĉe eblas objektigi instrumaterialon tiom, ke eĉ pri ekzamenado ĝi estas komplete sendependa de la aŭtoro.

La sesio konfirmis, ke SUS 29 okazos de 2006-08-27 al 2006-09-03 en Komárno (SK).


Jen kelkaj fotoj de SUS 28; bonvolu alklaki ilin por vidi pli grandan version.

EProf. Leonov ĉe sia oficejo Prof. Borzikov
salutas nome de
Info-Rutenia (Rusio)
Prof. Ŝilo salutas
nome de OES
EProf. Leonov gvidas
la Akademian Forumon.
Dekstre OProf. Quednau.
AProf. Corsetti dum la inaŭguro.
Maldekstre OProf. Poláková,
dekstre OProf. Frank.
Internacia Universitato Karlovo,
la konferencejo.
Kursfina ekzameneto La solena fermo. La podio; centre profesoroj Frank,
Lewanderska-Quednau kaj Leonov.