AIS · aranĝoj · SUS · SUS 30 · Loĝado


SUS 30, loĝado

Stato: 2007-03-11

Ĉar la pliparto de la SUS-programo okazos en San Giuliano, estas rekomendinde loĝi tie aŭ proksime. La programo de la fina sabato estos tia, ke eblas per publika aŭtobuso ĝustatempe atingi San-Marinon.

San Giuliano estas kvartalo de Rimini, kiun la haveno disigas de la urbocentro. La hoteloj tie estas relative favorprezaj, sed en la lastaj jaroj la prezoj iom kreskis, kredeble pro la konstruado de la jaĥta haveno (darsena) kaj de la nova foirejo, kiu situas oriente, trans rivero Marecchia.

San Giuliano okupas nur duonan kvadratkilometron

La retejo de San Giuliano interalie proponas liston de hoteloj, plejparte kun ligiloj al la hotelaj retejoj.

Preskaŭ ĉiuj hoteloj situas en kvarangulo formita de

La lateroj de tiu kvarangulo mezuras inter 500 kaj 800 metroj; la distancoj do ne estas grandaj.

En Rimini ekzistas junulgastejoj (vidu malsupre), sed ne en kvartalo San Giuliano.

Pliaj informoj

Eksteraj ligiloj


Ĉiuj informoj sen garantio.