AIS · aranĝoj · SUS · SUS 31


Arĥiva materialo.


it de en

SUS 31 de AIS San-Marino, septembro 2009

SUS 31, la 31-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, okazos inter la 7-a kaj la 11-a de septembro 2009 en Rimini kaj San-Marino. Krom la kutimaj instruaj kaj ekzamenaj aranĝoj ĝi ebligos al la sekcioj de la scienca sektoro kompletigi siajn respektivajn estrarojn.

Dum SUS 31 AIS estos, kiel jam dum SUS 30, gasto en CER-ES. Ĝi sincere dankas al la esperantistaro de Rimini pro la gastigo.

SUS 31 estas la tria AIS-sesio en 2009, post sesio paralela al la ILEI-konferenco en Krakovo kaj AIS-IKU 2009, kadre de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

AIS atentigas, ke eble pro manko de kandidatoj ne okazos studfinaj ekzamenoj fine de SUS 31. Tiuokaze ankaŭ la vendreda programo okazos ne en San-Marino, sed en CER-ES en Rimini.


Pliaj informoj

Eksteraj ligiloj


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.