AIS · aranĝoj · SUS · SUS 33


pl it de en

SUS 33 de AIS San-Marino, septembro 2012

Stato: 2012-09-08


Vidu ankaŭ la originan invitilon.
profesoroj Zawiślak, Maitzen, Quednau, Poláková

Je la 2012-09-03, nacia festotago de San-Marino, SUS 33 estis malfermita de la rektoro de Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ – SW; Varsovia Lernejo de Direktorado – Altlernejo), prof. dr. hab. Andrzej Zawiślak, kaj la prezidanto de AIS San Marino, OProf. Hans Michael Maitzen. La gastiganta instituto esprimis sian intencon apliki la internacian lingvon Esperanto por kontaktoj al siaj alilandaj partneraj institucioj kaj alstrebi stud-kursaron kun kursoj en Esperanto. La SUS-ejo, pretere, antaŭ la Dua Mondmilito estis sidejo de la Ligo de Nacioj en Varsovio.


Prof. dr. hab. Zawiślak parolas dum la inaŭguro
Prof. dr. hab. Maitzen parolas dum la inaŭguro

Salutojn okaze de la inaŭguro transdonis reprezentantoj de UEA, ILEI kaj Silezia Esperanto-Asocio. Por la gastoj nesciantaj Esperanton okazis interpretado en la polan. Du pollandaj esperantistaj sciencistoj prelegis por la ekstera publiko pri aspektoj de la interlingva komunikado kaj la mondaj lingvaj problemoj: Prof. dr. hab. Ilona Koutny prelegis en la internacia lingvo Esperanto kaj projekcie montris tekstojn en la pola; prof. dr. hab. Walter Żelazny prelegis en ambaŭ lingvoj. (La ordo, en kiu ĉi tie aperas la du sciencistoj, estas alfabeta laŭ la familia nomo.)

La scienca programo de la sesio konsistis el kursoj pri interlingvistiko, scienca etiko kaj galaksia astronomio, ĉiuj je post-abiturienta nivelo por ebligi la partoprenon de alifakanoj. En liberaj prelegoj kelkaj AIS-anoj raportis pri sia scienca laboro aŭ pri aktualaj sciencaj temoj. Dr. Werner Fuß prelegis pri la demando, kial vivuloj enhavas certajn molekulojn nur en unu el du simetriaj formoj, kaj kalkulis la probablojn de diversaj eblaj klarigoj.

Paralele al tiu scienca programo la AIS-senato intertraktis kun la estraro de WSZ – SW pri kunlaboro kaj ellaboris intencdeklaron, kiu estu bazo ne nur de la planado, sed ankaŭ de eblaj subvencipetoj pri komunaj projektoj. La deklaron subskribis reprezentantoj de la du partneroj kaj krome oficialuloj de la asocio TNOiK (Towarzystwo Naukowe Organizacji i Kierownictwa = Scienca Societo pri Organizado kaj Direktado), kiu kunordigos la kunlaboron. Unua paŝo estu instigi alilandajn partnerojn de WSZ – SW al la lernado de Esperanto por uzi tiun lingvon en faka kaj organiza kunlaboro.

Kadre de la sesio okazis studfina ekzameno sur magistra nivelo. Małgorzata Komarnicka, kiu ankaŭ elstare engaĝiĝis en la organizado de SUS 33, defendis sian disertaĵon, kiu komparas diversajn aspektojn de la traktado de la nocio "feliĉo" en psikologio, filozofio kaj arto. Rekone de ŝia laboro AIS alvokis s-inon Komarnicka kiel adjunkton sciencan (ASci) al sia Scienca Sektoro. AIS alvokis dum SUS 33 ankaŭ du novajn profesorojn kaj unu plenrajtan docenton.

AIS konsideras SUS 33 sia modesta kontribuo al la 125-a jaro de Esperanto, ĉar ĝi okazis en la urbo, kie aperis ties "Unua Libro". En vespera programo lokaj esperantistoj montris al la SUS-anoj la varsovian Zamenhof-straton kaj la lokon de la domo de L. L. Zamenhof. Varsoviaj esperantistoj ankaŭ afable kontribuis per interpretado dum la sesio.

Ankoraŭ ne okazis decido pri loko kaj tempo de la sekva AIS-sesio. AIS certe konsideros reveni al Varsovio kaj WSZ – SW.


Pliaj informoj: