Programo nun disponebla!

17a SUS en San Marino / Rimini

(Anonco en la revuo "GrKG Humankybernetik", 2/1996)

La lingvaj antauxSUSaj kursoj okazos sabate 1996-08-31 kaj dimancxe 1996-09-01 en Rimini en la konstruajxo de iama biblioteko (Viale C. Zavagli 73). Samloke lunde 1996-09-02 komencigxos la Asembleo de la Subtena Sektoro. SUS estos inauxgurita tuj post tiu kunveno, je la 17-a horo, en la auxlo de la universitato de Rimini (via Domenico ANGHERÀ, 22, en la historia centro, sudokcidente de la stacidomo).

La sciencajn kursojn (1996-09-02/05) vi povos sekvi denove en la lernejo Dante Alighieri (Rimini, markita en la mapo). Dum SUS 17 okazos i.a. jenaj kursoj:

Bonvolu atenti, ke la ferma tago de la 17a SUS estos vendredo 1996-09-06, kaj dum gxi planitaj arangxoj okazos ne en Dogana (kiel antauxe informite), sed en (la urbo) San-Marino, en la salono de "Grand Hotel San Marino". Tie je la 16-a horo komencigxos la kunveno de la Gxenerala Asembleo, post kiu -- samloke -- okazos la solena fermo de la sesio.

Parto de la programo de sekcio 2 estos "Symposium Latinum" (vd. grkg/H. 1996/1, p. 53).


SUS 17 denove plejgrandparte en Rimini

(Anonco en la revuo "GrKG Humankybernetik", 4/1995)

Bontempe el la Asocio subtenanta en San-Marino la Akademion Internacian de la Sciencoj venis la informo, ke ne eblos garantii en San-Marino la havigon de kurssalonoj por SUS 17. Pro tio ke el Rimini venis la oferto realigi la kursojn denove en la lernejo Dante Alighieri, estas decidite, ke SUS 17 okazos 1996-09-01/08 en Rimini, kun la escepto de la publikaj ekzamenoj (6a kaj 7a de septembro) kaj la solena fermo. Cxi tio (eventuale ankaux la malfermo) okazos en la Respubliko de San-Marino, plej probable denove en la hotelo Da Lino en Borgo Maggiore. Efektivaj membroj de AIS, kiuj pretas realigi po ok-horajn kursojn, same kiel cxiuj aliaj AIS-anoj, kiuj volas anonci por la programo prelegon en iu el la ses sekcioj de AIS, bv. informi la dekanojn de la koncernataj sekcioj plej malfrue gxis la malfermo de la prov-SUS en Nitra, 1996-03-03.


Vidu la mapon.
Hoteloj de Rimini estas troveblaj tie aux tie.