S-ro OProf.
MdAIS
honora senatano
forpasis | 2004-11-00 CHN-Beijing |
CHEN akiris studadmaturecon en la ŝtata "Sun Yatsen" universitato 1938. Ĝis 1949 li servis kiel redaktoro de diversaj eldonejoj kaj akademiaj gazetoj por kultura kaj scienca agado. Post la fondo de la Popola Respubliko en la jaro 1949 li estis direktoro kaj ĉefredaktoro de kelkaj ŝtataj eldonejoj (i.a. de Popola Eldonejo kaj de Komerca Eldonejo). Li estas vicprezidanto de la Ĉina Skriblingva Reformkomisiono kaj nun estas prezidanto de la ŝtata komisiono pri Lingvaj Aferoj. Ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj li estas ĝia direktoro. Krome li estas vicministro de Ĉina Eldonista Asocio, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kaj profesoro pri sociolingvistiko en "Postgraduate School" de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj.
Naskiĝo: | 1918-05-23 Kantono (CHN) |
Laborkampo: | lingvokibernetiko |
Instruado universitatnivela: | Beijing (CHN) |
Lingvo(j) denaska(j): | ĉina |
Lingvoj parolataj: | angla, Esperanto/ILo |
Lingvoj legataj: | rusa, japana, franca |
Servobonhavo: | 1685 OP 007 |
Partoprenis en: | SUS 3, 4 |