AIS · ISD ·

S-ino AProf.

KOUTNY Ilona

prof dr hab – dv. AMdAIS

AdresoPobiedziska 14 / 22

61-052 Poznan
Pollando
Telefono (privata): +48-61-872-83-09
Telefono (deĵora): +48-61-829-27-09
Telekopiilo privata: +48-61-872-83-09
Retpoŝto: ikoutny(cxe)amu.edu.pl

KOUTNY diplomiĝis kaj doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU). Ŝi okupiĝis pri parolprilaboro, kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL kaj ellaboris parolantajn instruprogramojn. Post la morto de prof. Szerdahelyi en 1987 transprenis la instruadon de e-aj lingvo kaj lingvistiko ĉe la Lingvistika Katedro de Eötvös-Universitato, krome prelegis pri komputa lingvistiko. Nun ŝi instruas la hungarajn lingvon kaj lingvistikon en la Lingvistika Instituto de la Universitato Mickiewicz en Poznan (PL), kie ŝi fondis la internaciajn Interlingvistikajn Studojn (prelegas pri e-lingvistiko kaj komunikado). Ŝi habilitiĝis ĉe UAM en 2009, iĝis estro de la Ugro-Finna Katedro en 2010 kaj profesoriĝis en 2011. Asociita docento ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino, membro de CED, ILEI kaj de la Akademio de Esperanto. Ŝi kunredaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (1996) kun Szerdahelyi, la Hungaran-polan temvortaron (2000) kaj 3 temvortaretojn kun ekzercoj: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro (2002), Lingvo kaj Komunikado (2003), Homa vivo kaj Loĝado (2005).

Naskiĝo: 1953-03-01 Budapest (H)
Laborkampo: hungara kaj esperanta lingvistiko: sintakso, pragmatiko, leksikografio
Instruado universitatnivela: Eötvös Budapest (HU), UAM Poznań (PL)
Lingvo(j) denaska(j): hungara
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, franca, germana, angla, pola
Lingvoj legataj: itala, rusa
Servobonhavo: 1685 AD 005
Partoprenis en: SUS 2, 3, 9, 33