AIS · ISD ·

S-ro OProf. Dr. habil. sc. cyb.

Helmar Gunter FRANK

dipl. math. – MdAIS dv. SMdAIS

honora prezidanto

forpasis2013-12-15 Paderborn
Retpaĝo: http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/frank.html

FRANK studis matematikon, fizikon kaj filozofion en Stuttgart (D), Tübingen (D) kaj Paris (F) de 1951 ĝis 1958. En 1956, 1957 kaj 1959 li finis per magistronivela ekzameno ("Diplomhauptprüfung") en matematiko, per samnivela instruekzameno ("Wiss. Prüfung für das höhere Lehramt") en matematiko kaj fiziko, kaj per doktoriĝo ĉe Max BENSE en filozofio. De 1958 ĝis 1961 li instruis en gimnazioj matematikon kaj fizikon. Kiel sciencan laboraĵon por la pedagogia ekzameno FRANK prezentis aplikon de la bazaj ideoj pri kibernetika estetiko el sia doktoriĝ-disertacio al la pedagogio. De 1961 ĝis 1963 li laboris en kibernetika esplorgrupo gvidata de Karl STEINBUCH en Karlsruhe (D). Tiam FRANK iniciatis la unuan germanan konferencon pri programita instruado kaj instru-aŭtomatoj ("Nürtinger Symposium" 1963). En la sama jaro la pedagogia universitato de okcidenta Berlin (D) vokis lin kiel profesoron al kibernetika katedro. 1984 li fondis tie la Instituton pri Kibernetiko kaj akceptis en 1972 vokon al la (tiutempe fondota) universitato de Paderborn (D). Frank estis kunfondinto de AIS kaj ĝia prezidanto ĝis 2007. De tiam li estis honora prezidanto de AIS.

Naskiĝo: 1933-02-19 Waiblingen (D)
Laborkampo: antropokibernetiko, precipe klerigkibernetiko
Instruado universitatnivela: Berlin (D), Paderborn (D)
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, franca
Lingvoj legataj: angla, hispana, itala, portugala, nederlanda
Servobonhavo: 1685 OP 001
Partoprenis en: SUS 1 – 28

FRANK edziĝis 1961 al ASci. Brigitte FRANK-BÖHRINGER (1936-1990) kaj fariĝis patro de Ines Ute (1967) kaj Tilo (1970). Li eklernis ILon en 1974. Kune kun ASci. Hermann BEHRMANN li fondis samjare la Eŭropan Klubon kaj fariĝis kiel posteulo de li ĝia prezidanto. Tiukvalite li iniciatadis kune kun OProf. F. PENNACCHIETTI kaj HMdAIS Marina MICHELOTTI inter 1979 kaj 1981 la fondon de AIS. 1987 li ankaŭ fariĝis ASci. (3.3) kaj ADoc. (4.2). En 1991 li edzinigis al si ADoc. Věra BARANDOVSKÁ. kaj fariĝis patro de Michaela Susen.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj