AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Christer Oscar KISELMAN

dr. habil. – dv. MdAIS

fakarestro

AdresoPoŝtkesto 480

751 06 Uppsala
Svedio
Telefono (privata): (+46-/0-) 18-300708
Telefono (deĵora): (+46-/0-) 18-183216
Retpoŝto: kiselman(cxe)it.uu.se

KISELMAN fariĝs "Filosofie kandidat" ĉe la Universitato de Stokholmo (S) en 1958, li iĝis "Filosofie licentiat" tie en 1964 kaj doktoriĝis pri filozofio en 1966. De 1961 ĝis 1963 li estis asistanto ĉe la Universitato de Stockholm, de 1963 ĝis 1965 esplora asistanto. 1965–1966 li estis membro de "Institute for Advanced Study" en Princeton (NJ, USA). 1967 li fariĝis docento ĉe Universitato de Stokholmo. 1967-1968 li estis vizitanta profesoro ĉe la Universitato de Nice (F). De 1968 ĝis 1979 li estis asistanta profesoro ĉe Universitato Uppsala (S). Ekde 1979 li tie estas profesoro. KISELMAN estis direktoro de Matematika Instituto de Universitato Uppsala (S) de 1971 ĝis 1975 kaj 1977. Li estis la prezidanto de la komisiono por edukado en la matematikaj kaj komputaj sciencoj tie, 1977-1983. De 1985 ĝis 1987 li estis vicdekano de la sekcio pri matematiko kaj fiziko ĉe Universitato Uppsala (S). De 1987 ĝis 1988 li estis scienca direktoro ĉe Instituto Mittag-Leffler, Djursholm (S).

Naskiĝo: 1939-04-08 Stockholm (S)
Laborkampo: matematiko
Instruado universitatnivela: Uppsala (S)
Lingvo(j) denaska(j): sveda
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, angla, franca, germana
Lingvoj legataj: rusa
Servobonhavo: 1685 OP 025
Partoprenis en: SUS 7

KISELMAN estas membro de Reĝa Akademio de Sciencoj Uppsala (S) ekde 1983, membro de Reĝa Societo de Sciencoj Uppsala ekde 1984, membro de Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj ekde 1990. Ekde 1986 li estas membro kaj ĝenerala sekretario de Internacia Scienca Akademio COMENIUS. Ekde 1986 li estas vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista, kaj ekde 1988 redaktoro de "Acta Mathematica".


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj