AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Vladimir MUŽIĆ

dr. – MdAIS

vicsenatano, fakarestro

Adresoc / o R. Peaŝinović-Horvat
Gornji Lukŝići 32
10080 Zagreb
Kroatio

En Zagreb (YU / HR) MUŽIĆ diplomiĝis en la ekonomia fakultato (1948) kaj en la filozofia fakultato (1953), ankaŭ en la universitato de Zagreb. Ekde 1948 li laboris kiel instruisto kaj kursestro en t. n. kooperativaj lernejoj ĝis la jaro 1955. Tiam li estis elektita kiel asistanto de la pedagogia sekcio de la filozofia fakultato. En 1958 li doktoriĝis pri instrutestoj kaj en 1961 li docentiĝis. Post la elekto kiel docento kaj eksterorda profesoro, en 1972 li estis elektita orda profesoro, en kiu rango li laboris ĝis la emeritiĝo, nun li laboras kiel emerita profesoro. En la jaroj 1980-1982 li estis dekano de la filozofia fakultato, 1982-1984 prorektoro de la universitato de Zagreb, 1992 emeritiĝis. Por scienca kaj pedagogia laboroj li ricevis kroatan ŝtatan premion kaj premion de la pedagogia ligo de Kroatio. Liaj ĉefaj specialaj scienckampoj estas: metodologio de pedagogia esplorado, valorigado de eduk-efektiveco, kibernetika kaj futurologia pedagogio.

Naskiĝo: 1925-02-18 Zagrebo (YU / HR)
Laborkampo: antropokibernetiko
Instruado universitatnivela: Zadar (HR)
Lingvo(j) denaska(j): kroata
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, itala, germana, franca, angla
Lingvoj legataj: rusa, slovena, ĉeĥa, hispana
Servobonhavo: 1685 OP 004
Partoprenis en: SUS 1 – 6


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj