AIS · ISD ·

S-ro OProf.

HASZPRA Ottó

dr. sc., CSc, dr. techn. dipl-ing. Eur Ing. – MdAIS

forpasis2012-04-18 1223 Budapest

Studoj en la Ekonomika Univ. kaj Teknika Univ. Budapest (H). Magistrecnivela diplomo de konstruinĝeniero 1952. 1951-1956 li instruis inĝeniermatematikon en la Trafikteknika Univ. Szolnok (H) kaj esploris pri nomografio. 1957-1979 hidraŭlika esplorado, fine vicdirektoreco ĉe la Esplorcentro pri Akvomastrumado VITUKI Budapest. 1964/77 li ankaŭ instruis en la Teknika Universitato. 1966 "Kandidato de la teknika scienco" (C. Sc.) de la Hung. Sc. Akademio, 1967 "Dr. tech." de la Teknika Univ. Budapest. 1973 "Doktoro de la Teknika Scienco" (Dr. Sc.) de la Hung. Sc. Akad. 1983-1994 membro de la Tutlanda Scienca Kvalifika Komitato findecida pri doktorigoj. 1975-79 li redaktis la revuon "Sciencaj Komunikaĵoj". Li faris esplorojn en multaj terenoj de fluidmekaniko. Ekde 1979 orda profesoro de hidraŭliko kaj fluidmekaniko en la Teknika Univ. Budapest. Lekcias kaj supervidas en la hungar- kaj anglalingva inĝenieredukado kaj doktoriĝul-preparado. 1982-92 direktoro de la universitata "instituto pri akvomastrumado kaj hidrotekniko". 1994 ricevis la titolon "Eur Ing" de FEANI. Poste koncentriĝas al la instruado de doktoriĝontoj. La nombro de liaj sciencaj publikigaĵoj (en sep lingvoj) estas ĉ. 300.

Naskiĝo: 1928-09-11 Budapest (H)
Laborkampo: fluidmekaniko, teknika evoluigo de ILo
Instruado universitatnivela: Budapest (H)
Lingvo(j) denaska(j): hungara
Lingvoj parolataj: angla, Esperanto/ILo
Lingvoj legataj: hispana, germana, franca, rusa
Servobonhavo: 1685 OP 008
Partoprenis en: SUS 1, 2