AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Humphrey Richard TONKIN

dr. – MdAIS

AdresoOffice of the President
University of Hartford
USA-West Hartford, CT 06117-01
Usono
Telefono (deĵora): (+1-/1-) 860-7684417
Telekopiilo deĵora: (+1-/1-) 860-7685417
Retpoŝto: tonkin(cxe)mail.hartford.edu

En la jaro 1966 TONKIN estis asistanta profesoro de la fakultato pri la angla lingvo de la universitato Pennsylvania (USA). Tie li poste fariĝis profesoro en la sama fakultato. En la jaro 1970 li ricevis la "Lindback Award for Distinguished Teaching" kaj estis nomita "Guggenheim Fellow" en la jaro 1974. Li prelegis ĉe multaj universitatoj en la tuta mondo pri la angla literaturo, lingvoj kaj internaciaj studoj. 1980-1981 li estis gastprofesoro pri la angla kaj kompara literaturo de la universitato Columbia (USA). En 1983 li fariĝis prezidanto de Potsdam College de la Ŝtata Universitato de New York (SUNY), kaj en 1989 fariĝis prezidanto de la Universitato de Hartford kaj profesoro en ties fako pri anglaj lingvo kaj literaturo. Ekde 1998 li estas Emerita Prezidanto kaj Universitata Profesoro pri Humanistiko ĉe la Universitato de Hartford.

Naskiĝo: 1939-12-02 Truro (GB)
Laborkampo: literaturscienco
Instruado universitatnivela: Pennsylvania, Columbia, SUNY Potsdam, Hartford (US)
Lingvo(j) denaska(j): angla
Lingvoj parolataj: franca, Esperanto/ILo
Lingvoj legataj: germana, itala, latina
Servobonhavo: 1686 OP 015


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj