AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Hans-Dietrich QUEDNAU

dr. habil. – MdAIS SMdAIS

senatano, vicprezidanto

AdresoForstwissenschaftliche Fakultät
Am Hochanger 13
85354 Freising-Weihenstephan
Germanio
Telefono (deĵora): (+49-/0-) 8161-714765
Telekopiilo deĵora: (+49-/0-) 8161-714767
Retpoŝto: quednau(cxe)forst.tu-muenchen.de
Retpaĝo: http://www.forst.tu-muenchen.de/~quednau

QUEDNAU studis biologion 1960 ĝis 1970 en Bonn (D), 1965-1966 en Köln (D). 1970 li doktoriĝis ĉe la instituto pri genetiko en la universitato de Bonn. Ekde oktobro 1970 li laboris tie kiel plenrajta scienca asistanto en la laborkampoj esploro, instruado kaj scienca konsultado pri biometrio en ĉiuj fakoj de la biosciencoj. Prioritataj taskoj estas la produktado de biometriaj analizmetodoj helpe de simbolprilaborantaj komputillingvoj, statistikaj esploroj pri biokemia konsisto de mutaciuloj, analizo de nelinearaj dozo-respondoj en la kampo de enzimkinetiko, kaj mutaciiga kinetiko. En 1979 QUEDNAU akiris la docentecon por la fako biometrio. Li profesoriĝis 1982 portempe ĉifake, kaj 1984 dumvive por la fako "forstistika biometrio, ekonometrio kaj datumprilaborado" ĉe la "forstistika fakultato" de la universitato de München (D), nun de la Teknologia Universitato de München. Quednau estis, aldone al sia plena membreco en la kvina sekcio de AIS, alvokita ankaŭ al la sesa sekcio.

Naskiĝo: 1940-10-18 Gumbinnen (D / RUS)
Laborkampo: biometrio
Instruado universitatnivela: Technische Universität München
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, angla, franca
Lingvoj legataj: hispana
Servobonhavo: 1688 OP 010
Partoprenis en: SUS 1, 3, 5, 6, 8 – 10, 12 – 15, 18

Intereso pri etnismo (membro de IKEL) kaj naturprotektado.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj