AIS · ISD ·

S-ro OProf. Dr. sc. nat.

Wim DE SMET

MdAIS SMdAIS

forpasis2012-03-10 Brasschaat

Licenciato en zoologio en 1954 (doktoro en 1966); vojaĝoj tra Afriko, 1955-1956; studperiodoj en Italio, Svedio, Skotlando, 1960-1961; aspirant-esploristo ĉe la (Belga) Nacia Fondaĵo por Sciencaj Esploroj, 1961- 1963; asistanto en la (Belga) Reĝa Instituto por Natursciencoj, 1963-1968; esplorgvidanto ĉe la Ŝtata Universitata Centro de Antverpeno (B), depost 1968, kun interrompoj por esti departementestro ĉe la Reĝa Instituto por Natursciencoj (1980-1984), profesoro de zoologio en la Nacia Universitato de Ruando (Afriko) (1986-1987), de februaro 1988 ĝis julio 1990 en Paramaribo en Surinamo (Sud-Ameriko) kaj de aprilo 1991 ĝis aŭgusto 1993 en la arbara fakultato en Gabono. Pensiita de majo 1994. Instruis AIS-kursojn en Treviro kaj Bydgoszcz.

Naskiĝo: 1932-10-19 Antwerpen (B)
Laborkampo: zoologio
Instruado universitatnivela: Belgio, Ruando kaj Gabono
Lingvo(j) denaska(j): nederlanda
Lingvoj parolataj: franca, angla, germana, Esperanto/ILo, itala, afrikansa
Lingvoj legataj: hispana, sveda, latina
Servobonhavo: 1690 OP 001
Partoprenis en: SUS 1, 4, 7, 11, 18

Kandidato en medicinaj sciencoj (tri studjaroj); iniciatinto de la sistemo Nova Biologia Nomenklaturo; aktiva en la esperanto-movado de 1957; oficiro en la Leopold-ordeno (Belgio) pro universitataj meritoj; dum 7 jaroj (1979-1986) prezidanto de la Flandra Asocio por la Studoj pri Marmamuloj; honorita per la titolo "International Man of the Year, 1991-1992" (IBC, Cambridge).


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj