AIS · ISD ·

S-ro OProf. Dr. habil. sc. cyb. Dr. sc. nat.

Jerzy LECHOWSKI

dv. MdAIS

Adresoul. Siewierska 16a / 23

02-360 Warszawa
Pollando
Telefono (privata): +48-22-8222801
Telefono (deĵora): (+48-/0-) 2-6286334
Poŝtelefono: 606 78 47 93
Retpoŝto: jlech(cxe)go2.pl

LECHOWSKI studis ĉe la Elektroteknika Fakultato en Politekniko de Lódz (PL) kaj iĝis diplomita inĝeniero (1956); studis la komputerajn fakojn en Politekniko de Varsovio (PL) kaj iĝis diplom-magistro (1963). En la jaro 1970 li fariĝis doktoro inĝeniero en Elektroteknika Fakultato de Politekniko de Varsovio. Li laboris en Pola Akademio de la Sciencoj (PAN) (1958-1964) en Instituto de Aŭtomatiko en Fako de Analogio. En la jaroj 1964-68 li laboris en Centra Instituto de Laborprotekto (fako de teknika fiziko). Ĉi-tie li okupiĝis pri la elektra modeligo de energidislokigo en la kampo de temperatura radiado. En 1968-70 li laboris en komputcentro de PAN kaj poste ĝis 1974 en fako de la Prakseologio de PAN. 1976-1978 li estis instruisto en supera Lernejo de Pedagogio en Olsztyn (PL), fako de fiziko. Instruis superan matematikon (statistiko) por studentoj kaj doktoroj de la Medicina Akademio.

Naskiĝo: 1932-07-10 Okalina (PL)
Laborkampo: biofiziko
Instruado universitatnivela: Akademio de Medicino, Varsovio (PL)
Lingvo(j) denaska(j): pola
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo
Lingvoj legataj: angla, franca, rusa
Servobonhavo: 1999 OP 018
Partoprenis en: SUS 12, 13, 27


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj