AIS · ISD ·

S-ro AProf.

ŜEJPAK Anatolij Aleksandroviĉ

prof. cand. dr. habil. – AMdAIS

Adreso2-aja Pugaĉovskaja, 8-5-131

107061 Moskvo
Rusio
Telefono (privata): +7-095-1619206
Telefono (deĵora): +7-095-2778830
Telekopiilo deĵora: +7-095-2752256

Ekde 1955 ĝis 1978 laboris en projekta raketa buroo, komence en la kalkulteoria fako, poste en la scienc-eksperimenta. De 1958 ĝis 1962 estis koresponda aspiranto. En 1962 defendis disertacion por la scienca grado "kandidato de teknikaj sciencoj pri kalkulado de centrifugaj pumpiloj". En 1978 defendis disertacion por la grado "doktoro de teknikaj sciencoj pri metodoj de matematika kaj fizika modelado de termaj kaj hidraŭlaj maŝinoj". Poste daŭrigis esplorojn pri modelado, plivastigante ties sferojn per aŭtomobilkonstruado kaj biomekaniko. Lastatempe publikigis kelkajn studojn pri historio de tekniko. Ekde 1964 paralele al la laboro en industrio instruis en altlernejo. Fine de 1978 transiris al instruista laboro en Moskva Ŝtata Industria Universitato. Aŭtoro de ĉ. 150 presaĵoj kaj 40 inventoj (21 enpraktikigitaj).

Naskiĝo: 1932-01-07 Ruzajevka (Mordovio, Sovetio)
Laborkampo: hidraŭlikaj k termaj maŝinoj, hidromekaniko, termodinamiko
Instruado universitatnivela: Moskva Ŝtata Industria Universitato
Lingvo(j) denaska(j): rusa
Lingvoj parolataj: germana, Esperanto/ILo, angla
Lingvoj legataj: hungara, ukraina, serba, bulgara
Servobonhavo: 1999 AP 008

Prezidanto de la Asocio de Profesoroj kaj Instruistoj pri Hidraŭliko (RU). Vicprezidanto de la Asocio de Profesoroj kaj Instruistoj pri Termodinamiko (RU). Prezidanto de la Metodika Komisiono pri Rusia Studenta Olimpiko. Unue koresponda, nun plena membro de la Transporta Akademio (RU). Habilit-doktoro de AsAIS. Vicrektoro de univ. "Ruthenia".


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj