AIS · ISD ·

S-ro PDoc. Dr. habil. sc. hum.

Arno WARZEL

ostr dr. rer. nat. dr. phil. habil. priv.-doz. – dv. AMdAIS

AdresoAltenauer Weg 29

30419 Hannover
Germanio
Telefono (privata): +49-511-753229
Retpoŝto: warzel-juette(cxe)t-online.de

Fininte gimnazion en Hannover (DE) Warzel en 1964 ekstudis kemion, fizikon kaj matematikon ĉe TU Hannover. En 1967 li bakalaŭriĝis (Vordiplom) pri fiziko kaj en 1971 li magistriĝis (Diplom) pri matematiko. En 1974 lia diplomo estis agnoskita kiel unua ŝtata instruista ekzameno; li doktoriĝis pri matematiko pri la temo "Bitopologische Räume und einfache Bereicherungen". En 1976 li sukcesis en la dua ŝtata instruista ekzameno pri gimnazia instruado. En 1983 li doktoriĝis pri filozofio pri la temo "Die bildungskategoriale Didaktik Franz Fischers in ihrem Spannungsverhältnis zu Fachdidaktik und Modelltheorie – mit besonderer Berücksichtigung der Didaktik der Mathematik". En 1993 li habilitiĝis pri ĝenerala pedagogio, klerigfilozofio kaj sciencfilozofio; lia temo estis "Peter Petersen und Maurice Blondel – Denkmuster und Grundmotive im Spannungsfeld von Erziehung und Lebenssinn". Warzel unue laboris en gimnazia instruado, poste kiel universitata asistanto. De 1980 li estis gimnazia instruisto, de 1993 li estas plenrajta docento (Privatdozent) ĉe la Universitato de Osnabrück. En 2007 Warzel adoptigis sian docentecon kiel Plenrajtaj docento de AIS.

Naskiĝo: 1945-01-06 Braunau (Sudetio)
Laborkampo: pedagogio
Instruado universitatnivela: Hannover, Münster, Osnabrück
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: angla, franca, Esperanto/ILo
Lingvoj legataj: latina
Servobonhavo: 2005 PD 062

Warzel estas membro de GPI kaj de Philologenverband (filologa asocio). Liaj hobioj estas psikologio, politiko kaj literaturo. Li estas edzo de 1974 kaj havas filinon.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj