AIS · ISD ·

S-ro

William Martin SLOANE

prof. dr. – ISKano

Adreso417 West South Street

Carlisle PA 17013-2829
Usono
Telefono (privata): +1-717-249-1069
Telefono (deĵora): +1-717-787-6551
Telekopiilo privata: +1 717-772-3630

Sloane de 1968 al 1972 studis historion kaj sociologion en York College of Penna. (US), juron de 1972 al 1979 en Temple-Univ., Widener-Univ. kaj Lond-Metr-Univ. (UK), edukadon de 1979 al 1982 en Temple-Univ. kaj religion de 1988 al 1995 en American Christian College & Sem., Liberty-Univ. Li akiris la gradon de B. A., Cert. in English Law, M. A. R. kaj LL. M. Li doktoriĝis pri juro (J. D.) en 1975 kaj filozofio (Ph. D.) en 1995. Li estas advokato ekde 1976 kaj ankaŭ estas konsilisto , pastro, profesoro kaj registrita naturkuracisto kaj klinika kontrolisto. Li nun estas vic-kanceliero de International University for Graduate Studies kaj administra direktoro de ties fakultato krimjura scienco. Aldone li instruis ĉe Elizabethtown College kaj Widener University School of Law kaj estas enlistigita en la aktuala faklisto de Arkta Universitato (Finlando). Li servas kiel prezidanto de College of Pastoral Counseling de American Association of Integrative Medicine, kadra direktroo kaj eksa prezidanto de American Board of Dorensic Counselors, prezidanto de la direktoraro de American College of Counselors, scienca ĝenerala sekretario de Bulgara Fundamento pri Sport-Sciencoj (BG), direktoro de Council on Chiropractic Practice, superlerneja konsilisto de International Council of Integrative Medicine (Aŭstralio), kunprezidanto de laosa-usona eduk-evoluiga grupo (Laoso) kaj prezidanto de Council on International Chiropractic Law de Monda Kiropraktika Alianco (US).

Naskiĝo: 1951-11-28 Harrisburg (Pensilvanio, US)
Laborkampo: juro, edukado, naturkuracado, religio
Instruado universitatnivela: International University of Graduate Studies, Elizabethtown College, Widener University
Lingvo(j) denaska(j): angla
Lingvoj parolataj: franca
Lingvoj legataj: Esperanto/ILo, bulgara
Servobonhavo: 2006 SK 001

Sloane estas grandkruca kavaliro de la ordeno de Sankta Agato (SM), kanceliero kaj kanona teologo de Southern Episcopal Church (US), atestita diplomulo pri psikoterapio de Usona Psikoterapia Asocio, atestulo pri psikoterapio de Bulgara Fundamento pri Sporto-Scienco, praktikisto pri aplika psikanalizo de Societo de Modernaj Psikanaliziastoj (US).


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj