Enkonduko en la auxtomatan datenprilaboradon, parto 1 sekva leciono antaŭa leciono

Enkonduko en la auxtomatan daten-prilaboradon

Kodado de datenoj: vektoraj (strekaj) bildoj

Krom kiel punktokradaj bildoj, bildoj povas esti kodataj kiel vektoraj (strekaraj) bildoj.

Vektoraj bildoj kodas instrukciojn, kiel desegni bildon, ekzemple:

vektora bildo

Strekaraj bildoj bonege tauxgas por prezenti skemajn desegnojn, mapojn ktp., sed ne por fotografie realismaj bildoj. Eblas ajne pligrandigi, malpligrandigi, rotacii ilin sen perdo de informo aux malklarigxo. Antaux la prezentado sur la ekrano aux la presilo necesas tamen transformi ilin al kradaj bildoj. (Iam, kiam komputila memoro estis ege multekosta, ekzistis ekran-vidigiloj, kiuj desegnis rekte strekojn, vidigitajn per movo de katod-radio.)

Vektoraj bildoj ofte ne aspektas tiom "bele" kiom punkto-kradaj, sed ili havas gravan avantagxon: Ilia precizeco ne estas limigita per la difino de punkto-krado. Kiam oni pligrandigas kradan bildon, mankas informoj por detaloj; sed vektoraj bildoj estas prezenteblaj je ajna nivelo de detalemo, kiel montras jenaj bildoj:

originalo laux krada tekniko laux vektora tekniko
malpligrandigo
pligrandigo

Videblas, ke en la krada tekniko pligrandigo kauxzas "sxtupojn" en la konturoj, dum malpligrandigo disigas ilin al pecetoj. La vektora tekniko permesas placxan prezentadon en ajna skalo.

Rimarkigo: Ekzistas teknikoj, per kiuj malpli rimarkeblas la perdo de informo cxe la malpligrandigo de punkto-kradaj bildoj; sed la perdo cxiam ekzistas.