Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon


Konsiloj por memlernado

Se vi lernas per la interreta materialo de tiu ĉi kurso, sen instruisto, vi devas tre atenti, ĉar vi ne povas demandi kaj neniu korektas viajn erarojn. Jen kelkaj konsiloj por memlernado.

1 Uzu la specimenajn demandojn

Multaj lecionoj havas fine "specimenajn demandojn". Ili estas demandoj, kiuj povus aperi en ekzameno pri la kurso. Trovu la parton de la leciono, al kiu ili rilatas, kaj formulu eblan respondon.

Se la kursfina ekzameno okazas en formo de elekt-respondaj demandoj, ĝi prezentas plurajn eblajn respondojn, el kiuj normale unu estas ĝusta. Tial utilas ankaŭ pripensi pri eblaj malĝustaj respondoj. Ili helpas kompreni la sencon de la ĝusta respondo.

Ekzemplo: Se demando tekstas: "Kiu estas la rilato inter A kaj B?", principe ekzistas jenaj ebloj:

2 Ne transsaltu partojn

Se ion vi ne komprenas, pripensu, ĉu vi komprenis ĉion antaŭan. Eble vi transsaltis parton, kiun vi konsideris ne tre grava, kaj ĝi nun mankas al vi por kompreni.

3 Kontrolu la vortojn

Se ion vi ne komprenas, pripensu, ĉu la nekompreno dependas de unu vorto. Eble iu fakvorto mankas al vi kaj malhelpas vin kompreni tutan frazon. Uzu vortaron aŭ demandu iun. Ne forgesu, ke la faka signifo de vortoj povas esti iom alia ol la ĉiutaga (komunuza) signifo.

Ekzemplo: La vorto "aranĝo" havas sufiĉe ĝeneralan signifon. Ĝi signifas la relativajn poziciojn de iuj objektoj. En informadiko kaj daten-prilaborado estas almenaŭ du specialaj signifoj:

Se vi miskomprenas vorton aŭ konfuzas plurajn signifojn de unu vorto, vi facile miskomprenas ankaŭ frazon. Kontrolo de la signifo de vorto do povas faciligi la komprenon de leciono.

4 Konsultu Vikipedion

Vikipedio estas reta enciklopedio, kies uzo estas libera. Ĝi ne nur klarigas multajn nociojn, sed ankaŭ prezentas ligilojn (referencojn) al aliaj lingvoj, en kiuj vi eble komprenas vorton, kiu kaŭzis al vi problemon.

Male al nura vortaro Vikipedio donas ankaŭ enhavajn klarigojn.

Ekzemplo: La vorto "cifereca" estas facile komprenebla por parolantoj de certaj lingvoj (ekz. la franca), sed iom surpriza por parolantoj de aliaj lingvoj, kiuj uzas por ĝi la latinidan radikon "digitus" (= fingro) kaj ties derivaĝon "digitalis" (fingra). Utilas kompreni la naturon de "ciferoj" por kompreni la vorton. Vikipedio donas klarigon de la termino en pli ol 15 lingvoj.