<<< [=] >>>

Enkonduko en la uzadon de la Interreto

Retpaĝoj / TTT: Hiper-ligoj

Hiper-ligoj en HTML

Ni jam vidis, ke hiper-ligoj (retligoj) estas unu el la ĉarmaĵoj de TTT. Kiel ili funkcias? Principe oni povus skribi sur iu retpaĝ:o: "Por pliaj informoj iru al la paĝo http://xy.zzy.com/zorton.html", sed tiam la uzanto devus entajpi tiun adreson -- ne tre alloga laboro. Tial en HTML ekzistas t. n. ankroj, kiuj ebligas transiron inter du retpaĝoj per mus-klako. En la unua dokumento la ankro aperas kiel substrekita(j) vorto(j), alklakante kiujn oni transiras al alia paĝo.

Ret-ligo konsistas el du partoj: unu troviĝas en la "elira" dokumento ("fonto"), la dua en la "alvena" dokumento ("celo"). En HTML la du partoj havas la jenan formon:

Fonta dokumento Cela dokumento
<a href="adreso de celdokumento#nomo de ankro">xxx</a> <a name="nomo de ankro">abc</a>

La "adreso de celdokumento" estas TTT-adreso, laŭ la antaŭa priskribo. La "nomo de ankro" estas iu identigilo, la sama kiel en la cela dokumento (vidu malsupre). Inter ili staras duobla kruco (dieso).

Se la adresoj de la fonta kaj la cela dokumentoj estas en la sama komputilo (havas la saman Interretan adreson), eblas indiki la cel-adreson en relativa formo: t. e., sufiĉas indiki la parton, kiu anstataŭuu la nomon de la fonta dokumento mem (post la lasta hierarkia dividilo, normale "/").

Ene de unu dokumento, se la cela kaj fonta dokumentoj identas, la adreso de ligo povas konsisti nur el la signo "#" kaj la nomo de la ankro.

Se tuta dokumento estu la celo de hiper-ligo, la nomo de la ankro mankas, kaj ankaŭ la signo "#" povas manki.

La "nomo de ankro" estas iu identigilo, per kiu la ankro estas adresebla de aliaj (aŭ la sama) dokumento. Principe la tuta teksto inter la komenca kaj la fina a-markiloj estas la ankro, sed praktike la kroziloj uzas nur la komencon. Tial oni ofte metas la finan a-markilon tuj post la komenca.

Per la ligo "<a href="ankro.htm#ankro2">" do eblas salti rekte en la mezon de la dokumento ankro.htm, kie troviĝas ties "ankro2".

Hiper-ligoj en aliaj formatoj

Krom HTML nur malmultaj dokument-formatoj povas esti la fonto de hiper-ligo; ekzemplo estas PDF.

Sed ĉia-formataj dokumentoj povas esti la celo de hiper-ligo; tamen plej ofte la tuta dokumento konsistigas la "ankron", kaj ne eblas adresi partojn de la celo.

Klakeblaj bildoj aŭ mapoj

Ne nur tekstopartoj povas esti la fonto de hiper-ligoj, ankaŭ bildoj aŭ parto de bildoj. ĉe tuta bildo tio ne estas problemo; oni simple enfermas la instrukciojn por la prezentado de la bildo inter la komencan kaj finan a-markilojn.

Sed ofte utilas havi ret-ligon nur el parto de bildo, ekzemple se tiu bildo estas geografia mapo kaj oni deziras ligojn al priskriboj de diversaj landoj aŭ lokoj. Tiam necesas dividi la bildon en areojn, kiuj povas esti ortangulaj, cirklaj aŭ multangulaj. Al ĉiu tia angulo tiam eblas asigni ret-ligan celon. Se interesas vin detaloj, bonvolu konsulti kurson aŭ libron pri HTML.

Hiper-ligoj kreas novan strukturon

Utilas kompreni, kial hiper-ligoj tiom popularigis la Interreton. Ne temas nur pri la nebezono tajpi retpaĝajn adresojn; ligoj esence ŝanĝis la strukturon de la Interreto. La strukturo de la TTT-adresoj mem estas simpla, sed tre granda arbo, en kiu estas malfacile navigi, ĉar la hierarkia divido ne sekvas enhavajn kriteriojn: Ĝi estas dividita laŭ landoj, institucioj kaj individuaj uzantoj; sed retpaĝo pri, ekzemple, kvantuma komputado povas egale bone situi en la komputilo de Hindia universitato kiom en la privataj paĝoj de Usona privatulo, kiu luis siajn retpaĝojn de komerca entrepreno.

Hiperligoj metas duan strukturon en tiun arbon. Tiu strukturo ne estas arbeca, sed sufiĉe arbitra. Ĝi baziĝas sur la arba strukturo, do ne povas anstataŭi ĝin, sed ĝi estas tre taŭga por plu- aŭ trans-navigi de iu paĝo al alia. La sekva bildo montras, kiel hiperligoj (ruĝaj) pliriĉigas, sed ankaŭ plikompleksigas la TTT-arbon (kies hierarkion simbolas nigraj linioj). Oni vidas, ke, ekzemple, hiperligo povas montri de la indekso de AIS-kurso al la klarigoj de Wikipedio, kvankam iliaj simbolaj Interretaj adresoj havas malmulton komunan (escepte de "org").


Specimenaj demandoj