Leciono 3.

Substantivo: la kazoj, akuzativo,

la demando-vortoj kiuN, kiuJN, kioN

 

Kio estas kazoj? Kazoj estas gramatikaj formoj de substantivo.

En ILo ekzistas nur unu finaĵo por kazoj. Tio estas la finaĵo -N, kiu markas akuzativoN. Atenton! Akuzativo estas grava kazo en la lingvo Esperanto! Jen la ekzemploj:

La studentoj aŭskultas la profesoroN.

Meteologio studas naturajN fenomenojN.

La hundo atakas la birdoN.

Maria havas tri infanojN.

Profesoro Brunov nun havas lecionon en la aŭditorio 67 (numero sesdek sep).

 

Akuzativo distingas gramatikajn subjekton kaj objekton. La finaĵo -N markas la objekton, al kiu estas direktita la ago. En la 1-a (unua) frazo la studentoj estas subjekto, aŭskultas estas la ago, kiun la subjekto direktas al la objekto (=la profesoro). La objekto estas markita per la akuzativa finaĵo -N (profesoroN):

 

La studentoj

aŭskultas

la profesoroN.

subjekto

ago

objekto

 

 

 

 

Kiu aŭskultas? - La studentoj.

KiuN aŭskultas? - La profesoroN.

En la frazo La studentojN aŭskultas la profesoro la roloj ŝanĝiĝas: la profesoro estas subjekto, kiu direktas la agon (=aŭskultas) al la objekto (=studentoj). La objekto estas markita per la akuzativa finaĵo -N (studentojN).

 

La studentojN

aŭskultas

la profesoro.

objekto

ago

subjekto

 

 

 

 

Kiu aŭskultas? - La profesoro.

KiuN aŭskultas? - La studentojN.

 

Sen la finaĵo -N ne eblas distingi subjekton kaj objekton:

La studentoj aŭskultas la profesoro.*

Kiu aŭskultas kiuN?

Ni ne komprenas! La frazo ne estas ĝusta!

 

En la 2-a (dua) frazo Meteologio studas naturajN fenomenojN la subjekto estas meteologio (kio?), studas estas la ago (kioN faras?), naturajN fenomenojN estas objekto (kioN?);

 

kio?

kion faras?

kioN?

Meteologio

studas

naturajN fenomenojN.

subjekto

ago

objekto

 

Vi rimarkis, ke la akuzativan finaĵon -N ni aldonas al la singulara substantiva finaĵo -O kaj same al la plurala substantiva finaĵo -OJ:

Ni lernas gramatikO-N kaj vortOJ-N.

Vi rimarkis ankaŭ, ke la demando-vortoj kio kaj kiu povas esti en akuzativo kaj havi la finaĵon -N:

KioN ni faras? - Ni lernas.

KioN ni lernas? - Ni lernas la lingvoN Esperanto.

KiuN lingvoN ni lernas? - La lingvoN Esperanto.

KiuJN lingvoJN ni parolas? - Ni parolas - la hungaraN, la slovakaN kaj la germanaN lingvoJN.

KiuN instruas la profesoro? - StudentoJN.

KiuJN studentoJN instruas la profesoro? - La studentojn de nia grupo. KiuJN studentoJN la profesoro nun ekzamenas? - La studentoJN Tomson kaj Sarkisjan.

 

TASKOJ al la leciono 3.

 

A. Kompletigu la frazojn.

1. Kazoj estas ____________ _______ de substantivo.

2. Akuzativo estas _________ _________ .

3. La finaĵo -N markas ____________ .

4. Akuzativo _____________ subjekton kaj objekton.

5. Profesoro Brunov havas __________ en la ĉambro № 67.

6. La studentoj aŭskultas kaj komprenas la ___________ .

7. ________ ni lernas?

8. ________ lingvojn parolas la profesoro Brunov?

9. Meteologoj studas __________ _________ .

10. La zebroj ne atakas la ____________ .

 

B. Respondu la demandojn.

  1. Kiu finaĵo markas akuzativon?
  2. Kiun aŭskultas kaj komprenas la studentoj?
  3. Kiu komprenas kiun?
  4. Kiun numeron havas la kabineto de profesoro Brunov?
  5. Kion faras la studentoj?
  6. Kiujn studobjektojn havas la studentoj de la matematika fakultato?
  7. Kiun rimarkis kaj atakis la hundo?
  8. Kiu rimarkis, ke la finaĵon -N povas havi ankaŭ la demandovortoj kio, kiu, kiuj?
  9. Kiujn lingvojn vi parolas?
  10. Kion vi ne komprenas?

 

C. Analizu laŭ la modelo de la fraz-analizo

kio?

kion faras?

kioN?

Meteologio

studas

naturajN fenomenojN.

subjekto

ago

objekto

la frazojn:

1. La hundo atakas la birdoN.

2. Maria havas tri infanojN.

3. Mi ne komprenas vin.

4. Vin ne komprenas mi.

5. Min ne komprenas vi.

6. La kosmonaŭtoj rimarkis novan planedon.

7. La studentoj havas ekzamenon.

8. Gramatika subjekto ne havas la finaĵon -N.

9. La novan studobjekton instruas la sama profesoro.

10. Ni vidas en zooparko afrikajn birdojn kaj bestojn.

11. Ni vidas en botanika ĝardeno ekzotikajn florojn kaj plantojn.

 

D. Skribu frazojn (minimume 5), uzante la vortojn el la tabelo,

ekzemple: Studentoj ne instruas profesorojn. Infanoj dancas.

 

subjekto

ago

objekto

studento(j)

(ne) dormas

botaniko

profesoro(j)

(ne) studas

nova(j) studobjekto(j)

sciencisto(j)

(ne) instruas

studento(j)

mi

(ne) havas

rivero(j)

infano(j)

(ne) faras

ekzerco(j)

birdo(j)

(ne) vidas

fizika(j) fenomeno(j)

scienco

(ne) estas

nova(j)

botaniko

(ne) rimarkas

floro(j) kaj planto(j)

ĉambro(j)

(ne) dancas

vi

urbo(j)

(ne) aŭskultas

mi

meblo(j)

(ne) ekzamenas

insekto(j)

 

 

E. Traduku la vortojn de la 3-a (tria) leciono.

ago

akuzativo

atakas

aŭditorio

aŭskultas

besto

ĉambro

demandovorto

direktas

direktita

distingas

eble

ekzamenas

ekzameno

ekzotika

faras

floro

germana

grava

ĝardeno

ĝusta

havi

hungara

jen

kabineto

kazo

ke

kion

kiun

komprenas

laŭ

markas

markita

meteologio

min

minimume

modelo

natura

ni

numero

planedo

planto

rimarkas

sama

sen

sesdek

slovaka

studobjekto

subjekto

sangigas

tio

tria

unua

uzante

vin

zebro

zooparko