LECIONO 8

Adverboj. Tabel-adverboj. Adverbo mem.

 

Pri kio temas? Pri la vortoj kiel nun, ĵus, rapide, ĝuste, ankaŭ, ankoraŭ. Tio estas adverboj. La adverbojn oni povas dividi je du klasojn: derivitaj kaj primitivaj.

Derivitaj adverboj estas formataj el aliaj parol-elementoj per la speciala adverba finaĵo -E: rapide, ĝuste, sukcese, matene ktp.

Lia aŭtomobilo veturas plej rapide el ĉiuj.

Li lernas sukcese kaj ĉiam respondas ĝuste.

Matene ŝi faras matenan gimnastikon kaj duŝas sin.

 

La primitivaj adverboj estas adverboj laŭ sia naturo kaj ili ne havas finaĵon: nun, ĵus, nur, tie.

Ni ĵus estis tie. Nur nia grupo nun estas en la klasĉambro.

Sufiĉe granda grupo de primitivaj adverboj finiĝas je -, sed tio ne estas finaĵo, ĉar ĝi estas ne varia (= ne havas variantojn, ne ŝanĝiĝas) kaj la vorto sen ĝi ne ekzistas: ankaŭ, ankoraŭ, adiaŭ, kvazaŭ, baldaŭ.

Ankaŭ niaj studentoj vizitis la muzeon.

Ni ankoraŭ ne vizitis la muzeon.

Ŝi diris al li: "Adiaŭ" – kaj foriris.

Li ne reagiskvazaŭ ne aŭdis ŝin.

Baldaŭ ni pli bone scios la lingvon.

Inter la primitivaj adverboj ekzistas grupo de tabel-adverboj. Ili situas en tabelo – laŭ la signifoj: demandaj, montraj, kolektivaj, negativaj kaj nedifinaj.

Signifoj:

Loko

Tempo

Kaŭzo

Maniero

Kvanto

demandaj

kie

kiam

kial

kiel

kiom

montraj

tie

tiam

tial

tiel

tiom

kolektivaj

ĉie

ĉiam

ĉial

ĉiel

ĉiom

negativaj

nenie

neniam

nenial

neniel

neniom

nedifinaj

ie

iam

ial

iel

iom

 

Demandaj vortoj komenciĝas de la litero K-. Per ili oni formas demandofrazojn:

Kie staras la tablo? – La tablo staras apud la muro.

Kiam komenciĝas la lekcioj? – Je la 9-a horo 15 minutoj.

Vi vidas, ke montraj vortoj komenciĝas de la litero T-, kolektivaj vortoj komenciĝas de la litero Ĉ-, negativaj vortoj komenciĝas de la literoj NEN-, nedifinaj vortoj komenciĝas de la litero I-. Ĉiuj tiuj vortoj "respondas" al la demandaj K-vortoj. Provu kompreni ilian signifon en la frazoj:

Kie staras la tablo? – Tie, apud la muro.

Kiam komenciĝas la lekcioj? – Ĉiam je la 9-a 15.

Kial vi ne venis al la universitato? – Mi malsanis, tial mi ne venis.

Kiel fari la hejman taskon? – Jen tiel: rigardu mian laboron.

Kiom da forintoj vi havas? – Neniom. Mi tute ne havas monon.

 

Atenton! Neaj frazoj kun NEN-vortoj ne bezonas la vorton NE:

Li komprenas nenion. Neniu komenco estas facila.

Nur tiu ne eraras, kiu nenion faras.

 

La vortoj de la 1-a vertikala kolumno parolas pri loko:

Kie staras la tablo?

– Tie, apud la muro.

– Ĉie staras tabloj. Estas multaj tabloj en la ĉambro.

– Nenie. Tabloj tie ne estas.

– Ie, mi ne scias, kie ĝuste.

La lokaj tabel-adverboj povas alpreni la akuzativan finaĵon -N por montri la direkton:

Kien vi iras?

-       Mi iras en teatron, sed ne hejmen.

-       Mi iras tien, al la parko.

-       Mi iras nenien: mi restas hejme.

-       Mi iras ĉien: al la parko, al la rivero, al la kampoj, ĉien, kien rigardas miaj okuloj.

Al la lokaj tabel-adverboj povas esti aldonataj la adverbo ĉi, por montri proksimon (= malgrandan distancon):

Mi ne iras al la strato, mi restas ĉi tie. Tie (en la strato) estas malbona vetero, sed ĉi tie (hejme) estas varme kaj komforte.

 

La vortoj de la 2-a vertikala kolumno parolas pri tempo:

Kiam komenciĝas la lekcioj?

–       Komenciĝas la semestro kaj tiam komenciĝas la lekcioj.

–       La lekcioj komenciĝas ĉiam je la 9-a 15.

–       Profesoro Brunov forveturis, liaj lekcioj neniam komenciĝos.

–       La lekcioj komenciĝas iam en oktobro.

La vortoj de la 3-a vertikala kolumno parolas pri kaŭzo:

Kial li ne venis al la universitato?

–         Li malsanis, tial li ne venis.

–         Li planis veni, sed ial ne venis.

–         Li ĉial ne venis – estis multaj kaŭzoj. Aŭ nenial – sen kaŭzoj.

Necesas distingi la adverbon TIAL kaj konjunkcion ĈAR. Komparu:

Kial li ne venis al la universitato?

–         Li ne venis, ĈAR li malsanas.

–         Li malsanis, tial li ne venis.

Kial la infano ploras?

–         La infano ploras, ĉar la patrino foriris.

–         La patrino foriris, tial la infano ploras.

 

La vortoj de la 4-a vertikala kolumno parolas pri maniero:

Kiel fari la hejman taskon?

-Jen tiel: rigardu mian laboron.

- Provu fari ĉiel: kaj tiel, kaj tiel, kaj tiel.

- Oni ne kontrolas: faru iel aŭ neniel.

La vortoj de la 5-a vertikala kolumno parolas pri kvanto:

Kiom da forintoj vi havas?

–       Mi havas nur 5 forintojn. Nur tiom, ne pli.

–       Neniom. Mi tute ne havas monon.

–       Mi havas iom da forintoj. Jen, vidu: estas 5.

 

Fine ni diru kelkajn vortojn pri la adverbo MEM. Ĝi ofte aperas kun la pronomo si (fakte, samkiel ankaŭ kun personaj pronomoj kaj substantivoj):

Ŝi kudras por si mem.

Maria mem kudras por si kaj por la infanoj.

Mem Maria ne kudras, por ŝi kudras Anna.

Do, vi vidas, ke la senco de esprimo dependas de tio, kie situas la vorto mem en la frazo.

 

TASKOJ al la leciono 8

 

A. Kompletigu la tabelon:

 

 

Loko

 

Kaŭzo

Maniero

 

 

kie

kiam

 

kiel

 

montraj

 

tiam

tial

tiel

tiom

kolektivaj

ĉie

 

ĉial

 

ĉiom

 

 

neniam

nenial

 

 

nedifinaj

ie

iam

 

iel

 

 

B. Kompletigu la frazojn:

 

1. Pri ______ temas?

2. Kie staras la tablo? – ____, apud la muro.

3. _______ komenciĝas la lekcioj? – Ĉiam ___ la 9-a 15.

4. Kial vi ne venis al la universitato? – Mi malsanis, _____ mi __ venis.

5. _____ fari la hejman taskon? – Jen ____: rigardu mian laboron.

6. Kiom da forintoj vi havas? – _______. Mi tute ne havas______.

7. La lekcioj __________ ĉiam je la 9-a 15.

8. Li planis veni, sed ____ ne venis.

9. La infano ploras, _____ la patrino foriris.

10. Mi ne iras ___ la strato, mi restas ĉi _____.

11. Maria _____ kudras por si kaj _____ la infanoj.

 

C. Respondu la demandojn:

 

1. Kie staras la tablo?

2. Kiam komenciĝas la lekcioj?

3. Kial vi ne venis al la universitato?

4. Kiel fari la hejman taskon?

5. Kiom da forintoj vi havas?

6. Kie vi studas?

7. Kiam vi komencis studi en la universitato?

8. Kial vi studas ILon?

9. Kiel vi studas?

10. Kiom da finaĵoj estas en ILo?

11. Kiom da jaroj vi havas?

12. Ĉu Maria mem kudras por si?

13. Kiu kudras por la infanoj de Maria?

 

Ĉ. Kompletigu la tabelon:

 

Signifoj:

 

Tempo

 

 

Kvanto

demandaj

 

 

kial

 

kiom

 

tie

 

 

 

 

 

 

ĉiam

 

ĉiel

 

negativaj

nenie

 

 

neniel

neniom

 

 

 

ial

 

iom

 

D. Faru mem 5 demandojn kun la tabel-adverboj kaj respondu ilin.

 

E. Traduku la vortojn de la 8-a (oka) leciono

 


adiaŭ

alpreni

apud

baldaŭ

ĉial

ĉiam

ĉie

ĉiel

ĉien

ĉiom

demandaj

dependi

derivitaj

direkto

distanco

dividi

duŝi sin

en teatron

esprimo

facila

fakte

fine

forintoj

foriri

forveturi

gimnastiko

hejme

hejmen

ial

iam

ie

iel

iom

kampo

kaŭzo

kelkaj

kial

kie

kiel

kien

kiom

klaso

kolektivaj

kolumno

komenciĝas

komenciĝos

komforte

kudri

kvazaŭ

loko

malsani

maniero

matene

montraj

muro

naturo

neaj

nedifinaj

negativaj

nenial

neniam

nenie

neniel

nenien

neniom

ni diru

oktobro

parko

patrino

plani

plori

por ili

por si

pri kio temas?

primitivaj

preni

proksime

provu

reagi

sani

sano

strato

tabel-adverboj

teatro

tial

tiam

tien

tiom

varia

variantoj

varme

vertikala

vetero