La Vojo

Teksto de L. L. Zamenhof. Melodio de Ĝ. Molle.


Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj
nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj;
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan.
Eĉ guto malgranda, konstante frapante
traboros la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco --
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro
atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas.
Ni semas kaj semas konstante.
"Ho ĉesu!" mokante la homoj admonas.
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas.
"Obstine antaŭen, la nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos."

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro.
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro.
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan.
Eĉ guto malgranda, konstante frapante
traboros la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco --
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro
atingos la celon en gloro.


AIS San-Marino dum siaj akademiaj solenaĵoj kutimas aŭdigi tiun Zamenhofan poemon kantatan de Ĝanfranko Molle. Certe la vortoj de Zamenhof profunde analizas la bezonon de kuraĝigo, kiun foje sentas preskaŭ ĉiuj anoj de minoritatoj.


Por kanti la tekston, Ĝanfranko Molle duobligis en la dua linio de ĉiu strofo la mezajn tri silabojn. Ekzemplo:

"Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe, kuraĝe ni iras...