Mapoj pri Karlovo (BG)

Situo de Karlovo en Bulgario:

Karlovo (Карлово) situas en Bulgario ĉ. 120 km oriente de la ĉefurbo Sofio (София) kaj havas ĉirkaŭ 28.000 loĝantojn. Ĝi apartenas province al Plovdiv, la dua plej granda urbo de Bulgario, kiu situas proksimume 50 km sude de Karlovo.

Karlovo situas je 42,65° de norda latitudo kaj 24,80° de orienta longitudo, je la sama latitudo kiel Sofio, Dubrovnik, Romo, Perpignan, Santiago de Compostela, Saporo, Detroit kaj Boston kaj sur la sama longitudo kiel Helsinko, Vilno, Kisangani kaj Port Elizabeth. Ĝia meza alteco super marnivelo estas ĉirkaŭ 380 metroj. Ĝi situas sude de la montaro Stara Planina/Стара планина kaj oriente de la montaro Sredna Gora/Средна гора, ĉe la rivero Stara Reka/Стара река. (Tiuj nomoj signifas simple "Malnova Montaro", "Meza Monto" kaj "Malnova Rivero"; "Stara Planina" estas nomata "Balkan(o)" en multaj lingvoj.)

Karlovo situas en Bulgario oriente de Sofio

Trafikaj konektoj

Karlovo situas ĉe la vojo inter Sofio kaj Burgas (ĉe la Nigra Maro) kaj havas vojan ligon ankaŭ suden al la provinca ĉefurbo Plovdiv. Plovdiv havas aŭtovojan ligon al Sofio kaj de tie al Beogrado (YU). Flughavenoj proksimaj al Karlovo estas tiuj de Sofio (IATA-kodo: SOF) kaj Plovdiv (PDV); la dua estas uzata precipe por ĉartitaj flugoj.

Pro la Balkano (Stara Planina) situanta norde Karlovo havas fervojajn ligojn nur al la tri aliaj direktoj. La plej rekta fervoja ligo al Sofio iras tra Pirdop kaj Koprivŝtica, sed ne multas trajnoj. Foje estas pli rapide iri tra Plovdiv. La internaciaj fervojaj konektoj ne estas ege bonaj; Bulgario havas nur kvin fervojajn lim-transirejojn por personoj (unu al Montenegro (YU), du al Rumanio, unu al Turkio kaj unu al Grekio; laŭdire estas pliaj por varoj). Jena mapo montras la precipajn fervojajn liniojn por atingi Karlovon:

Karlovo havas fervojajn ligojn orienten, okcidenten kaj suden.