La LEUKAIS-akademidomaro en Komárno

La akademidomoj de la Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS (LEUKAIS) en Komárno (SK) situas inter la Eŭropa Korto kaj la strato Župná/Megye, kies numeron 1 ĝi portas. Ĝi estas alirebla ne nur de tiu strato, sed ankaŭ de la Eŭropa Korto tra ties "Gronlanda Portalo". Jena skizo ilustras la situon de la Eŭropa Korto kaj de LEUKAIS ĉe la "Gronlanda Portalo".

LEUKAIS situas sud-okcidente de la Eŭropa Korto.

Ĉirkaŭ la Eŭropa Korto staras domoj en la stiloj de diversaj eŭropaj landoj. La mapo montras la lando-kodojn, escepte de kelkaj landoj, kiuj ne estas aŭtonomaj ŝtatoj:

Jen pliaj informoj pri Komárno.