Komárno / Komárom

Komárno / Komárom situas ambaŭflanke de la rivero Danubo. La unua mapo montras superrigardon pri la situo. Por detaloj konsultu nian priskribon.

Komarno situas ambauxflanke de Danubo en SK kaj HU

Ni ofertas mapon en PDF, kiu montras kelkajn detalojn de la urbocentro kaj la situon de la du stacidomoj. Orientiĝante per mapo oni atentu, ke kelkaj mapoj montras Slovakajn, aliaj Hungarajn stratnomojn. Ŝildoj montras ambaŭ nomojn. Foje la du nomoj estas malsimilaj, precipe kiam strato ne nomiĝas laŭ persono. La unua versio de tiu mapo montris kelkajn stratnomojn en internacilingva traduko. Ĉar estis protestoj kontraŭ tio, ni forprenis la mapon; la nuna mapo montras nur la hungarajn stratnomojn.

Europa-udvar (Eŭropa Korto) en la centro de Komárno estas iniciato favora al internaciaj kontaktoj, ankaŭ cele al la allogo de eksterlandaj investuloj. Urbomapo de Komárno estas trovebla ekzemple ĉe Mapyoscar, mapo de Komárom estas trovebla en la retpaĝoj de la urbo; serĉu la vorton "térkép" – la strukturo de la retpaĝejo ofte ŝanĝiĝas.

La trafik-ligoj orienten kaj okcidenten estas pli bonaj sude de Danubo ol norde; sude preterpasas kaj la aŭtovojoj kaj la fervojo ligantaj Budapeŝton kaj Vienon. La trajnligoj inter la Slovaka kaj la Hungara stacidomoj uzas ponton okcidente de la urbo; ili ne estas tre oftaj, do foje estas utile iri al la malpli proksima stacio.