AIS · novaĵoj · 2006 · 4-a Eŭropa Medicina Esperanto-Kongreso


4-a Eŭropa Medicina Esperanto-Kongreso


EMEK ne estas aranĝo de AIS. AIS nur informas pri la kongreso, sed neniel respondecas pri ĝi.


La 4-a Eŭropa Medicina Esperanto-Kongreso okazas inter la 22-a kaj la 26-a de julio 2006 en la hungara urbo Hódmezővásárhely.

Hódmezővásárhely situas sud-oriente en Hungario

La ĉefaj temoj:

Provizora programo:

La registrada kosto estas: 20 eŭroj (validas ĝis la 31-a de januaro 2006). La partoprenkotizo estas 150 eŭroj. Ĝi inkluzivas tranoktadon por kvin noktoj en du/tri-litaj ĉambroj, trifojan manĝadon, enirbiletojn, ekskursajn kostojn.

Post 2006-01-31 la registrada kotizo estas 30 eŭroj, kaj ĝi altiĝas je 10 eŭroj ĉiumonate. Registrado surloka kostas 50 eŭrojn. Hungaraj kuracistoj havas eblon akiri "poentojn" pri pluperfektiĝo.

Aliĝilon kaj pluajn informojn pri la pagoj oni povas peti de S-ino Katarina Farago, Pf. 89, HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. Retpoŝta adreso: esp-med(ĉe)vasarhely.hu.


La 3-a Eŭropa Medicina Esperanto-Kongreso okazis, same en Hódmezővásárhely, inter la 18-a kaj la 26-a de aŭgusto 2002.