AIS · Informoj pri sciencaj aranĝoj · 2009 · Sibio

auf Deutsch

Studado pri sociala asisto en Sibio

La sibi-a fakultato pri protestanta teologio ("Evangelisch-Theologische Fakultät Hermannstadt") en la studjaro 2009/2010 ofertas trijaran bakalaŭran studadon pri sociala asisto. La studado havas karakteron kristanan-ekumenan.

Al la studprogramo, kiu estas germanlingva, kontribuos docentoj de AIS. La programo ampleksos kurson pri Esperanto, sed estas ankoraŭ neklare, ĉu eblos uzi tiun ĉi lingvon ankaŭ kiel instrulingvon de alitemaj kursoj, por ebligi kontribuadon de eksterlandaj docentoj ne-germanlingvaj.

La fakultato estas ŝtate agnoskita kaj havas la rajton je doktorigo.


Pliaj informoj: