|  Akademio Internacia de la Sciencoj |       | 
| Respondoj al la plej oftaj
                                  demandoj pri AIS Paderborn, 1996-05-31; München, 2000-10-11. | |
 Kio estas AIS?
 Kio estas AIS?
 Kiel ricevi pli da informoj pri AIS?
 Kiel ricevi pli da informoj pri AIS?
La Membroj (MdAIS), same kiel la asociitaj, efektivaj membroj (AMdAIS) kaj la adjunktoj (AdAIS) apartenas al diversaj nacioj, kontinentoj, rasoj, religioj, lingvoregionoj kaj politikaj kampoj. La politika pluralismo de la apartenantaro garantias la striktan politikan neuxtralecon de AIS, krom la komuna strebado al ties ununura politika celo: realigi en la scienca mondo iom post iom la bazan homan rajton je komunikado sen malhelpo cxu pro lingvobaroj cxu pro lingvodiskriminacio.
AIS ne estas limigita al kelkaj sciencoj (tial gxi nomigxas ne "akademio de sciencoj", sed "de la sciencoj"), sed gxi estas principe malfermita al cxiuj kampoj de sistema esploro, en kiuj celataj kaj imageblaj estas ekkonoj validaj sendepende de lingva, rasa, politika, religia kaj alia aparteneco. Tial la sekcioj kaj fakaro de AIS, kvankam spegulanta la klopodon komplete klasigi laux modernaj vidpunktoj la sciencaron, nek enhavas la teologian nek analogan doktrinon de ajna religio, sed ja la komparan religisciencon kaj historisciencojn de la religioj.
AIS estas libera institucio en la libera respubliko San Marino, malgranda euxropa respubliko). La Sxtato San Marino donas juran bazon kaj materian helpon, sed ne tusxas la liberecon de la scienca instruado kaj esploro.
 
 
Kio AIS ne estas?
Kvankam la Akademio Internacia de la Sciencoj 
(AIS) laux artikolo 4 de sia 
Statuto 
"zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia 
Lingvo en la scienca komunikado kaj en kulturo", gxi nek volas nek povas 
anstatauxi la Akademion de Esperanto aux ajnan alian organizon de la
Esperanto-movado.
Kvankam la ununura laborlingvo de la Senato, de la Gxenerala Asembleo kaj de la ekzamenkomisionoj de AIS estas ILo, la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto, la Statuto deklaras krome la kvar en la euxropa scienco plej tradiciricxajn etnajn lingvojn oficialaj lingvoj de AIS: la italan, francan, germanan kaj anglan lingvojn.
La gvidantoj de AIS estas konsciaj, ke la celoj de la Esperanto-movado transiras la celojn de la Akademio, kiuj ja estas limigitaj al la scienca kaj - duavice - teknika kaj arta laborkampoj. Tial AIS neniel celas konkurenci kun la Esperanto-movado aux altrudi ties kompletan kulturon kaj idealaron al la membroj kaj adjunktoj de la Akademio. Ne malmultaj akademianoj ja science uzadas la lingvon iniciitan 1887 de D-ro L. Zamenhof pro la precizeco, koncizeco, lernfacileco kaj neuxtraleco de cxi tiu plej sukcesa vivanta lingvo, sed ili ne sentas sin pro tio jam Esperantistoj.
Tiun sian ekstermovadecon AIS reliefigas respektante la kompromison proklamitan okaze de la solena malfermo de la "Unua Sanmarina Universitata Sesio" (SUS 1) la 28-an de decembro 1983: AIS uzas kiel nomon de la zamenhofa lingvo ne la psendonimon de la iniciatinto sed la originalan nomon "Internacia Lingvo" ofte mallongigite per "ILo".
 
 
Kiel ekestis AIS?
Pro instigo de sciencistoj el la "Euxropa Klubo" la sanmarina ministrino pri 
klerigo kaj kulturo, Fausta Morganti, prezentis 
proponon pri starigo de la Akademio, kiun la "Congresso di Stato" per sia 
decido n-ro 58 favore prijugxis la 19-an de majo 
1983. La iniciatgrupo AIS de Euxropa Klubo preparis la unuan Sanmarinan 
Universitatan Sesion (SUS 1), per kiu 
la scienca laboro de AIS fakte jam en 1983 komencigxis, kaj 
dum kiu establigxis la Internacia Scienca Kolegio 
(ISK) plenumanta cxi 
sciencan laboron.
La 13-an de septembro 1985 okazis la oficiala fondo de AIS per cxeadvokata subskribo de la Statuto, kaj la 31-an de oktobro 1985 ("1685 post la fondo de la Respubliko") la Granda kaj Gxenerala konsilio de la Respuliko de San Marino aprobis la kadrolegxon pri la universitata instruado kaj institucioj de altgrada klerigado, kiu ebligas nun la sxtatan agnoskon de la instrua laboro de AIS sen tusxi ties internaciecon kaj sendependecon.
Tiel eblas, ke AIS, aplikante detalan ekzamenregularon, agnoskas surbaze de prijugxo fare de internacia komitato studojn kompletigitajn cxe universitatoj an aliaj altlernejoj per havigo de internacia sciencista grado: "bakalauxro" (Bac.) post almenaux 2 - 3 jara studado, "magistro" (Mag.) post almenaux 2 postbakalauxraj studjaroj, "doktoro" (Dr.) kaj "habilita doktoro" (Dr. habil.) pro posta esplorlaboro. Tiuj titoloj estas akireblaj ankaux originale per studado kaj ekzamenigxo okazante grandparte cxe docentoj de AIS.
Aligxi kiel Subtena Membro:
Aligxi al ISK:
Aligxi al ITK:
Aligxi al IAK:
    
 
 
Kion faras AIS?
AIS plenumas 
AIS regule okazigas
La Scienca Sektoro estas dividita en ses sekciojn, gvidatajn de dekanoj.
La apartenantoj de la SciS