Akademio Internacia de la Sciencoj

Jarfina cirkulero 1995
Stato: 1995-12-18


al cxiuj Subtenaj Membroj kaj cxiuj membroj de la scienca, teknika kaj arta sektoroj de nia akademio

Estimataj gesinjoroj, karaj gekolegoj kaj geamikoj!

La fino de la jaro 1995 samtempe estas la fino de la dejxortempo (1992-1995) de la nuna senato. Mi dankas al miaj senatkolegoj pro la kunlaboremo, precipe al kolego Sachs, kiu propradecide ne plu reelektigxis. Spite diversflankajn obstaklojn li obstine zorgis, ke ni ne nur dum SUS estu fizike prezentaj en la Respubliko de San Marino, sed suficxe longe por montri konvinke nian seriozan kunlaboremon sendepende de la sxangxigxanta distribuo de la politikaj fortoj. Aparte mi ankaux dankas al la alelektitaj senatanoj, nome al ADoc. Maertens, nia trezoristo, kaj ankaux al nia senata sekretario ADoc.Mag. Joanna Lewoc, kiu sekvis en cxi tiu rolo post la retirigxo de ADoc.Dr. Chrdle. Detalojn pri nia laboro vi povis legi en niaj oficialaj sciigoj, kiuj kvarfoje jare aperadis en la revuo grkg/Humankybernetik. Resume: AIS plistabiligxis -
1) strukture per la starigo kaj plifirmigo de filioj kaj per la aktualigo de nia regularoj (en la oktobro 1995 presitaj de nia rumania filio en Sibiu/Hermannstadt, kie ili estas mendeblaj kontraux 0,12 AKU = 15,- DM),
2) persone per la - ankaux al AIS reputacihaviga - scienca kaj kariera progreso de apartenantoj niaj (mi menciu cxi tie nur la akiron de la nobelpremio 1994 fare de nia Honora Senatano OProf. Reinhard Selten, kiu jam ekde la unua jaro, 1983 apartenas al nia Internacia Scienca Kolegio), per iliaj parolaj kaj skribaj kontribuoj al niaj studadsesioj kaj ne lastavice per ilia preteco kontribui al la plisimpligo de nia administrado per bontempa, senadmona pago de la (subtenaj aux simbolaj) kotizoj - jam 22 subtenaj membroj, 28 ISKanoj kaj 1 IAKano ecx akiris la dumvivan membrecon per unufoja pago - , kaj
3) idee per plua reliefigxo de nia identeco pro nia pluevoluanta tradicio kaj precipe pro la diskutoj de nia Akademia Forumo strebantaj al modernigo de nia ideologio cele redukton de memkauxzitaj dependecoj.

Ni rigardu antauxen al la dejxorperiodo de la nova senato, kiu gvidos nian akademion gxis la fino de nia jarmilo! Probable utilis al - eble ecx necesis por - la starigo kaj stabiligo de nia akademio, ke gxis nun la plenuma laboro koncentrigxis cxe la prezidanta sekretariejo, lasante al la aliaj senatanoj grandparte nur la rolon de konsilantoj kaj transprenantoj de unuopaj taskoj. Nun eblas kaj necesas perfektigi la senatan laboron per specialigxo. La nova senato distribuis inter si la laboron kreante 9 senatajn oficojn (vd. la kunmetitan liston), kiujn gvidos po unu elektita senatano kiel direktoro. Li, ne plu la prezidanto, raportos dum la solena malfermo de SUS kaj en la Äenerala Asembleo pri la plenumita laboro en cxi tiu laborkampo; al lia ofico, ne plu al la prezidanta sekretario, bv. direktigxi kun viaj specifaj problemoj. La naux respondecaj "senatanoj pri ..." nomumis inter si prezidanto kaj vicprezidanto; ili estos "primi inter pares" sed sen tro temporabaj kromtaskoj - la prezidanta sekretario radikale reduktigxos.

Nek mi nek la aliaj senatanoj kompreneble havas la iluzion, ke tiu cxi malcentrigo de la laboro (kaj akiro de plurobla kapacito pro la efika kunlaboro de cxiuj senatanoj) senprobleme jam funkcios ekde la unua de januaro 1996. Ni kalkulas pri transira periodo gxis la malfermo de la prov-SUS en Nitra la 3-an de marto. Äis tiam la prezidanta sekretariejo ankoraux devas
1) fini la redaktadon (limdato: 13a de januaro) kaj (tra la ruslingva AsAIS) la aperigon de la eldono 1996-1999 de la Internacia Scienca Dokumentaro (ISD) - bv. resendi lauxeble tuj, korektinte kaj kompletiginte gxin, la kunmetitan informon pri vi (kaj ne forgesu sendi la eventuale mankantan foton de vi, se vi estas MdAIS aux se vi farigxis dumviva subtena membro!),
2) organizi la elekton aux nomumadon de la dekanoj, vicdekanoj kaj fakar(vic)estroj por 1996-1999 - bv. informi nin, cxu vi eventuale pretas transpreni iun de tiuj roloj aux havas proponon de pli tauxga ano (la elektoj okazos dum la sekcikunsidoj en Nitra aux estos anstatauxataj per nomumo de komisiitoj fare de la senato) kaj
3) fari kune kun nia gxisnuna trezoristo ADoc. Maertens la finkalkulon kaj bilancon por 1995, kiu estas bontempe kontrolenda fare de la gxisnuna revizoraro, por cxibaze aktualigi kune kun la senatano pri financoj kaj nova trezoristo OProf. Wickström la bugxeton 1996, pri kiu la Äenerala Asembleo en Nitra devos decidi; al vi ni havas la urgxan peton, plifaciligi nian laboron gxirante vian kotizon almenaux por 1996 antaux la 13a de januaro (vi tiel enestos en ISD), se ne suficxas la stato de via servobonhavo* (vd. kunmetitajxon) - pli bone antauxpagu por pluraj jaroj, plej bone por dumviva aneco (Subtenaj Membroj: 3125,- DM minus eventuale jam okazintaj antauxpagoj, cxiuj aliaj 312,50 DM minus eventualaj antauxpagoj).

Grave: se tauxgas al vi donackvitanco por redukti la de vi en 1995 pagendaj impostoj, vi povos tion ricevi por pagoj (kotizoj aux enpagoj al via servobonhavo*) alvenintaj sur nia konto plej malfrue la 31-an de decembro aux per cxeko alveninta ne pli malfrue ol la 13an de januaro kun dato en 1995! Por pruntoj aux enpagoj en vian eventualan pruntkonton vi kompreneble ne povas ricevi donackvitancon sed eble alimaniere sxpari imposton - informigxu cxe ni, se vi konsideras prunti (minimume 500,- DM por minimume 1 jaro) aux malfermi pruntkonton.

Ecx sen transpreni lauxregularan rolon vi povas kunagadi konforme al niaj celoj.
I. Laux nia sobra takso ekzistas en la mondo pli ol kvin mil scienculoj, kiuj kiel vi jam havas suficxan bazan konon de la Internacia Lingvo por ankaux farigxi almenaux liberaj membroj de la ISK de AIS. Por peti aligon kaj mencion en ISD estas plenumenda "pripersona informilo" havebla cxe la Prezidanta Sekretario; nur simbola jarkotizo (0,1 AKU = 12,50 DM estas pagenda (anticipe por la unuaj tri jaroj). Aligu tauxgajn scienculojn konatajn al vi (ankaux studantojn nunajn, sed precipe studintojn, kiuj nun plulaboras kiel sciencistoj aux uzas siajn sciencajn konojn praktike kiel ingxenieroj, pedagogoj, kuracistoj, advokatoj, manegxeroj, administrantoj ktp.), por ke ankaux ili jam eniru la jarmilfinan eldonon de ISD!
II. Publikaj bibliotekoj plejofte nur acxetas publikajxojn en la landa aux en disvastigxintaj fremdaj etnaj lingvoj. Eblas kaj gravas enirigi librojn kun naci- kaj internacilingvaj tekstoj - kaj precipe revuojn, kiuj publikigadas krom en disvastigxintaj scienco-lingvoj ankaux en la ILo. Subtenu la disvastigon de tiaj sciencaj revuoj - abonigante ilin per publika biblioteko, kiun vi uzadas, mendu ilin mem - kaj lauxeble verku por ili! Komencu per la mendigo de nia kvazaux-oficiala, kvarlingva revuo "GrKG/Humankybernetik" kun cxiuj oficialaj sciigoj de AIS (ISSN-numero 0723-4899; jarabono 80,- DM), de kiu vi, se vi estas jam subtena membro, senpage ricevas aldone la plej novan kajeron 4/1995. Informu nin pri al vi konataj aliaj tiaj sciencaj revuoj, ecx pri tiaj, kiuj nur resumojn aperigadas internacilingve!
III. Por ke pli kaj pli da sciencistoj auxdu nian lingvon fakcele parolata, subtenu - aligxante aux ecx prelegonte! - periode okazantajn internaciajn kongresojn, inter kies laborlingvoj estas krom disvastigxintaj lingvoj ankaux ILo! Kaj zorgu, ke la koncernaj kongresaktoj estu en la de vi uzata biblioteko! Ekde 1980 la internaciaj kibernetikaj kongresoj okazantaj cxiun trian jaron en Namur (Belgio) apartenas al tiuj subtenindaj sciencaj konferencoj - kaj ekde 1983 niaj SUSoj. Informu nin pri aliaj tiaj periodaj arangxoj, por ke ni diskonigu la liston de ili kun cxiuj necesaj indikoj!

Ni kunigu niajn fortojn por ke estu en la scienca mondo nia komuna lingvo jam en la jaro 2000 agnoskata kiel scienco-lingvo de cxiuj fakoj ankaux ekster la Esperanto-Movado!

Al vi, viaj familianoj, kolegoj kaj amikoj deziras agrablajn festotagojn kaj bonsxancon en la jaro 1996 via

OProf.Dr. Helmar FRANK, Prezidanto

* Nia estonta trezoristo OProf. Wickström malfermis vojon, kiel vi povas sxpari monon acxetante precipe komputilojn, librojn en ILo kaj ajnan fakliteraturon kaj pagante tra via servobonhavo. Informigxu cxe li antaux acxeti!