"esperanto" n-ro 1086, novembro 1996, raportis jene pri AIS:

Du neuxtralaj lingvoj

(p. 185)

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) uzis en studsesio ankaux la latinan lingvon

Dum la 17-a Sanmarina Universitata Studsesio (SUS, 2-6 sept.), kiu plejparte okazis en Rimini, unuafoje realigxis kadre de AIS-konferenco latina simpozio. Latinisto prof. Vido Angelino emfazis ke Esperanto kaj latino ne konkurencas pri interkomprenigxo, sed suplementas unu la alian. La pacan kunekzistandon efektive pruvis la latinistaj kunsidoj, regule cxeestataj de aro da esperantistoj ne-latinistaj, kiuj tamen sukcesis bone sekvi la prelegojn.

Kiel konate, post sukcesa kunlaboro de AIS en la Internaciaj Kongresaj Universitatoj en Seulo kaj Tampereo, en Prago unuafoje la kompleta studprogramo de AIS-konferenco* estis integrita al la programo de UK. La kongresanoj povis sen aparta aligxo partopreni la ses kursojn kaj la liberajn prelegojn de la 16-a SUS (21-30 jul.), kiu okazis paralele al kaj ankaux iom post la UK. La plej nombran auxskultantaron (cx. 60 homoj) havis la okhora kurso pri ludoteorio de la Nobel-premiita prof. d-ro Reinhard Selten.

Por 1997 AIS planas konferencojn en Bydgoszcz (Pollando), en Rimini/San-Marino (30. auxg.-5 sept.), kaj dum la Universala Kongreso en Adelajdo.


*Rimarkigo: estis ne la unua AIS-konferenco, sed la unua SUS, kiu estis integrita al IKU!

Amaskomunikiloj: Germanio: Revuo

(p. 192)

En la auxgusta Deutsche Universitätszeitung, renoma revuo kun pli ol 15000 legantoj kaj abonata de cxiu universitata biblioteko en Germanio, dupagxa artikolo de Reinhard Fössmeier prezentis Akademion Internacian de la Sciencoj. La teksto aperis en la serio "Inter-Retoj", en kiu cxiufoje ano de prestigxa asocio (kiel ekz. Internacia Asocio de Univesitatoj, jam en kontakto kun AIS) prezentas sian organizajxon. Reage jam alvenis modesta nombro da informpetoj. Posta numero de DU raportis pri la aneco de Gorbacxov en AIS (vd. p. 198).


Persone: Gorbacxov: AIS-profesoro

(p. 198)

"Nur de hodiaux mi vere rajtas senti min ano de AIS", diris Mihxail Gorbacxov la 20-an de septembro, dum vizito en Nordrejn-Vestfalio, kunvenante kun la prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj, prof. d-ro Helmar Frank, kaj kun prof. d-ro Reinhard Selten, Nobel-premiito, kunfondinto kaj honora senatano de AIS. Gorbacxov aludis al la t. n. alvokdecido de la senato de AIS, okazinta pasintan marton (vd. jul.-auxg., p. 1139). Li anoncis sian kunlaboron kiel profesoro de la teknika-praktika sektoro, kune kun sia internacia Fondajxo Gorbacxov pri socia, ekonomika kaj politika esplorado. Li aprobis la ideon de AIS labori por longtempaj celoj, nelaste por demokratia solvo de la internacia lingvo-problemo: "La intelektuloj de la mondo devas interkomuniki kaj interkonsenti, alie la politikistoj faras sensencajxojn. Mi scias tion."