Gazetara komuniko de AIS, 2000-12-04

AIS membras en la Internacia Asocio de Profesoroj


La Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Lekciistoj (IAUPL) dum sia cxi-jara kunveno en Parizo akceptis AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) San-Marino kiel membron. IAUPL estas prestigxa asocio kun dekmiloj da membroj kaj havas konsultajn rilatojn kun UNESKO. La kunvenon akompanis seminario pri "evoluo de la universitatoj", al kiu AIS kontribuis per referajxo pri "virtualaj universitatoj". La akcepto signifas gravan rekonon de AIS ekster la mondo de Esperanto-parolantoj.

AIS lastatempe kontribuis ankaux al kongreso pri auxtomata tradukado, en la Brita urbo Exeter. La referajxo temis pri auxtomata rekono de parola Esperanto sur vorta nivelo.

Sian sekvan studadsesion AIS okazigos jarfine dum la Internacia Festivalo en Treviro (Germanio).


(Reinhard Fössmeier, informofico de AIS)
http://www.ais-sanmarino.org/