Gazetara komuniko, 1996-03-11


Unua AIS-studkonferenco en Slovakio

En la semajno de la 2a gxis la 9a de marto 1996, Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino okazigis sian unuan Slovakan studkonferencon. Kunlabore al la Pedagogia Alta Lernejo de Nitra docentoj de AIS prezentis kursojn, kiuj parte servos por konstrui novajn studplanojn en Nitra. Fine de la konferenco la rektoro de la PAL kaj la prezidanto de AIS subskribis kontrakton pri plua kunlaboro.

Grava temo de tiu kontrakto estas la organizo de propedeuxtika lingvo-orientiga instruado (LOI) en Slovakaj bazaj lernejoj. Tiu instruado per planlingva antauxkurso (pri Esperanto) pli rapide havigas cellingvan kompetentecon ol tuja instruado de la cellingvo. La PAL de Nitra helpe de AIS edukos instruistojn por tiu LOI.

La sekva AIS-konferenco, SUS 16, okazos en Prago inter la 24-a kaj la 31-a de julio, lige al la Internacia Kongresa Universitato de la 81-a Universala Kongreso de UEA. Dum tiu konferenco prezentos kurson interalie prof. R. Selten, nobelpremiito de 1994 pri ekonomiko, kaj kunfondinto de AIS.


Gxeneralaj informoj pri AIS

AIS estis kreita en 1983 de la San-Marina registaro. Gxi okazigas internaciajn fakajn konferencojn, kursojn kaj ekzamenojn ne nur en San-Marino, sed ankaux en aliaj landoj agnoskantaj gxin -- plejparte kunlabore kun tieaj sxtataj universitatoj. Apartajxo de AIS estas la prioritato, kiun gxi donas al progresoj en scienca komunikado kompare al la komunikado de sciencaj progresoj. Dum la plej rapida vojo por tiu cxi nuntempe sendube estas uzo de la angla lingvo, AIS strebas al esenca progreso per la transiro al neuxtrala, ankaux por sciencaj bezonoj tauxge planita lingvo. AIS mem tiucele provas la "Internacian Lingvon (ILo) de D-ro Esperanto". Ekzamenajn disertajxojn ^gi postulas kaj publikigas dulingve: En ILo kaj en la etna "pensada" lingvo de la auxtoro.
INTERNET: http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/AIS/ais.html
Tiu cxi komunikajxo servu ankaux por tradukoj al etnaj lingvoj kaj tial ne orientigxas laux la informstato de Esperantistoj.