Studkonferenco de AIS kun du neuxtralaj lingvoj

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1996-09-13


---------------------------------------------------------------------
Akademio Internacia de la Sciencoj        AAA  II  SSS    San-Marino
                                         AAAA  II  SSSS
Gazetara Komuniko                       AA AA  II  SS     1996-09-13
                                       AA  AA  II  SSSSS
                                      AAAAAAA  II      SS
                                     AA    AA  II  SSSSSSS
---------------------------------------------------------------------
Studkonferenco de AIS kun du neuxtralaj lingvoj

La 17a Sanmarina Universitata Studsesio (SUS 17)
de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino
okazis de la 2a gxis la 6a de septembro 1996.
La ekzamenoj kaj la fina solenajxo lokigxis en la
respubliko San-Marino, naskigxlando de la akademio.
La plejparto de la kursoj, prelegoj kaj diskutoj
tamen okazis en la proksima itala urbo Rimini,
samkiel la solena inauxguro,
por kiu la loka universitato disponigis sian auxlon.
Enkadrigite en la artan prezentadon de 30-persona
koruso el Pollando,
parolis tie krom la prezidanto de AIS
ankaux reprezentantoj de la lokaj instancoj
kaj de "symposium latinum" (latina simpozio),
kiu unuafoje okazis kadre de AIS-konferenco.

Kiel emfazis la latinisto prof. Vido Angelino,
Esperanto kaj Latino ne konkurencas pri
interkomprenigxo, sed suplementas unu la alian.
Tiun pacan kunekzistadon pruvis ankaux la latinistaj kunsidoj,
kiujn regule cxeestis aro da esperantistoj ne-latinistaj,
kiuj tamen sukcesis bone sekvi la prelegojn.

Nova plenrajta membro de AIS farigxis la konata franca
biologo Claude Roux, specialisto pri likenoj,
kiu verkis pri sia fako ankaux en la internacia lingvo.

AIS okazigos ankoraux cxi-jare plian studkonferencon en
la rumana urbo Sibiu, la kvaran en 1996. Por 1997 gxi planas
konferencojn en Bydgoszcz (PL) kaj denove en Rimini/San-Marino;
krome dum la UK de UEA en Adelaido (Auxstralio).


---------------------------------------------------------------------
Informofico de AIS, Reinhard Foessmeier
TTT: http://www.forst.uni-muenchen.de/~refo/ais/
---------------------------------------------------------------------

Aperis en: Esperanto Aktuell 8/96, p. 10