Nov-tipa AIS-konferenco en Pollando

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1997-05-06



---------------------------------------------------------------------
Akademio Internacia de la Sciencoj        AAA  II  SSS    San-Marino
                                         AAAA  II  SSSS
Gazetara Komuniko                       AA AA  II  SS     1997-05-06
                                       AA  AA  II  SSSSSS
                                      AAAAAAA  II       SS
                                     AA    AA  II  SSSSSSSS
---------------------------------------------------------------------

Nov-tipa AIS-konferenco en Pollando
=====================================

Inter 1997-04-26 kaj 1997-05-04, la Akademio Internacis de la Sciencoj
(AIS) San-Marino kaj la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
povis okazigi sian unuan komunan studkonferencon, en Bydgoszcz (PL).
Gxi estis la unua arangxo de nova tipo, nomata BUS (Bakalauxriga
Universitata Sesio), kiu permesas okazigi finekzamenojn nur gxis la
bakalauxreca nivelo, sed aliflanke ne postulas la organizan
kompleksecon de la normalaj AIS-konferencoj (SUS). AIS kreis tiun
tipon pro la kreskanta intereso je AIS-ekzamenoj. Al la ekzameno en
Bydgoszcz sin prezentis dek kandidatoj, studentoj de la Studumo pri
Turismo kaj Kulturo.

La Studumo estis agnoskita kiel "klerigejo de AIS" en 1996. Kondicxo
por tio estis la okazigo de Esperanto-kursoj por cxiuj studentoj, cxar
la finaj ekzamenoj de AIS okazas en la internacia lingvo.

AIS atentigas, ke gxiaj konferencoj estas malfermaj ne nur por
studentoj, sed por cxiu interesulo kiu volas foje "flari universitatan
etoson" en Esperanto. La sekva konferenco, SUS 18, okazos en la itala
Rimini, de la 31-a de auxgusto gxis la 5-a de septembro. Aligxilojn
sendas kaj aligxojn akceptas la Senata Sekretario,

        ADoc. Joanna Lewoc
        Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
        DE-37077 Goettingen
        Germanio

Aligxilo trovigxas ankaux en la komputila Interreto, cxe

    http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/arangxoj/aligx18.html


---------------------------------------------------------------------
Informofico de AIS, Reinhard Foessmeier
TTT: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/
---------------------------------------------------------------------