Unua Rusa sesio de AIS

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1997-08-27


---------------------------------------------------------------------
Akademio Internacia de la Sciencoj        AAA  II  SSS    San-Marino
                                         AAAA  II  SSSS
Gazetara Komuniko                       AA AA  II  SS     1997-08-27
                                       AA  AA  II  SSSSS
                                      AAAAAAA  II      SS
                                     AA    AA  II  SSSSSSS
---------------------------------------------------------------------


Unua Rusa Sanmarineca sesio de AIS

Moskvo / Rusio, 1998.03.22 - 1998.03.29

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino
okazigos sian unuan oficialan universitatan studadsesion en Rusio.
PSUS/RU okazos fine de marto 1998
en apudmoskva domo de la Rusa akademio de sciencoj,
situanta cxe la rivero Moskva en bela arbara pejzagxo.
Krom la necesaj ejoj por kursoj kaj prelegoj la domo
ofertas komfortajn kaj favorprezajn unu- kaj dulitajn dormcxambrojn,
tiel ke la kongresanoj povos logxi endome.

AIS per tiu kongreso respondas al la granda intereso,
kiu ekzistas en Rusio pri sciencaj arangxoj en Esperanto.
Krom sciencaj prelegoj, PSUS/RU proponos ankaux kursojn
sur proksimume abituriente nivelo,
tiel ke ne nur profesiaj sciencistoj povos profiti
de la programo.
La ekzamenoj por akiro de sciencaj gradoj estas publikaj
kaj certe prezentos interesan okazajxon,
ne nur por eblaj estontaj kandidatoj.
AIS antauxvidas ke multaj esperantistoj kun gxenerala
scienca intereso aligxos al PSUS/RU,
nelaste cxar estos ebleco pasigi liberan semajnon en Moskvo
post la konferenco.

Por aligxi aux peti informojn eblas turni sin al la Senata
Sekretario de AIS, s-ino

        ADoc. Joanna Lewoc
        Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
        DE-37077 Göttingen
        Germanio
        (tel. +49-551-376072)

aux uzi la retposxtan adreson

        psusru@wiwi.hu-berlin.de

Aligxante per retposxto bonvolu skribe konfirmi al la
Senata Sekretario.

Kvankam la internacia lingvo Esperanto estos la precipa
laborlingvo kaj la sola kurslingvo,
oficialaj lingvoj estos krome la rusa, angla, germana,
franca kaj itala.
La kunorganizantoj,
Tatiana Rudakova kaj Bengt-Arne Wickstroem,
tial esperas bonvenigi ankaux ne-esperantistajn sciencistojn
kaj tiel kontribui al fruktiva informintersxangxo.

Interreta informo (kun aligxilo):

http://www.forst.uni.muenchen.de/OTHERS/AIS/arangxoj/psusru.html