AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 1999-03-07

AIS San-Marino en Meksikio


La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino iras ekster-Euxropen: En Meksikio fondigxis landa asocio, kiu promesas iam farigxi plenrajta filio de AIS. Danke al la iniciato de prof. Feldmann-Gonzales jam okazis multe atentata preleg-serio en pluraj Meksikiaj universitatoj, interalie en Mexicali, Celaya, Meksikurbo kaj Monterrey.

Ankaux en Europo cxi-jare okazos AIS-arangxoj: Du plenaj SUS-konferencoj komence de majo en Bydgoszcz (PL) kaj auxguste-septembre en San-Marino/Rimini ampleksos ne nur kursan, prelegan kaj kadran programojn, sed ankaux publikajn studfinajn ekzamenojn. Dum la paska IJF de Itala E-Junularo kaj dum la Berlina UK okazos studad-sesioj, kiuj ofertas al la festivalanoj kaj kongresanoj aktualajn sciencajn informojn kaj iom da akademia etoso, sen iu kromkosto.

Kun la disvastigxo de la AIS-aktivajxoj plioftigxas la demandoj, kial AIS laboras laux suficxe striktaj regularoj. Ekzemple gxi arangxas studfinajn ekzamenojn nur dum SUS-konferencoj anoncendaj monatojn antaue, cxe kiuj nur efektivaj membroj de AIS rajtas gvidi kursojn. Tio povas kauxzi la impreson, ke AIS senbezone komplikas la vivon au ne fidas al eksteruloj.

La vera kauxzo estas, ke striktaj reguloj necesas por protekti la reputacion de AIS. Se iu grupo da homoj spontane ie kunvenus, disdonus diplomojn kaj senspure malaperus, neniu konsiderus tiujn diplomojn seriozaj. Tial AIS antauxanoncas siajn ekzamenojn kaj faras multon por ebligi postan kontroladon de cxiuj detaloj. Tiel agas cxiuj seriozaj universitatoj, kaj AIS, kiu agas plurlande kaj sen konstanta instruejo, devas ecx pli atenti tiajn procedurojn.

AIS esperas, ke gxiaj anoj kaj kunlaborantoj komprenas la regularojn kiel helpilojn al utila laboro kaj ne kiel malhelpan balaston. Por la homoj, kiuj simple volas partopreni en AIS-kurso, reguloj ja kvazaux ne ekzistas, kaj seriozaj studentoj cxie devas sekvi reglamenton.

Al la partoprenantoj de la IJF en Bellaria kaj de la UK en Berlino AIS deziras utilon kaj plezuron en la AIS-prelegoj, certe sen gxenoj pro regularoj.


Tiu cxi komuniko estis utiligita por artikolo en Heroldo de Esperanto.
AIS informas en la Interreto cxe
http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/